Homoj

Erasmo

La 12-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1536) de la nederlanda teologo, filozofo, humanisto kaj verkisto Gerhard Gerhards (1466/1469-1536)

eo.wikipedia.org/wiki/Erasmo_de_Roterdamo

kiu kutimis subskribi Desiderius Erasmus Roterodamus, kaj estas konata en Esperanto kiel Erasmo de Roterdamo

Mi jam parolis pri li la 12-an de julio 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/12/erasmo/

Mi pludiras, ke pluraj paĝoj el Erasmo en Esperanta traduko aperas ankaŭ en la volumo de Gerrit Berveling “Legu po-ete”.

Mi transskribas (en la latina originalo, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) malgrandan eron – eksterodinare aktualan, se nur oni anstataŭigas per la angla la mencion de la greka – el la satira volumo “Stultitiae Laus” aŭ “Moriae Encomium”, konata en Esperanto kiel “Laŭdo de l’ Stulteco” aŭ “Laŭdo de malsaĝeco”.

Mi aldonas:

– miniaturon de la ateliero de Hans Holbein der Jüngere (Hans Holbein la Juna) kun portreto de Erasmo de Roterdamo, Florenco, Uffizi;

– la kovrilon de la versio en Esperanto de la “Laŭdo de l’ Stulteco”, trad. Gerrit Berveling.


6. Visum est enim hac quoque parte nostri temporis Rhetores imitari, qui praeclarum facinus esse ducunt, Latinis orationibus subinde Graeculas aliquot uoculas, uelut emblemata intertexere, etiam si nunc non erat his locus. Porro si desunt exotica, e putribus chartis quatuor aut quinque prisca uerba eruunt, quibus tenebras offundant lectori, uidelicet, ut qui intelligunt, magis ac magis sibi placeant: qui non intelligunt, hoc ipso magis admirentur quo minus intelligunt.

Erasmus Roterodamus, “Stultitiae Laus”

°°°°°

6 Anche in questo, infatti, intendo imitare i retori del nostro tempo, che considerano una grande impresa inserire nel discorso latino, come in un intarsio, qualche paroletta greca, che magari era proprio fuori posto. Se poi fanno loro difetto termini esotici, tirano fuori da pergamene ammuffite quattro o cinque termini arcaici con cui rendere oscuro il testo al lettore. Così chi riesce a capire è più soddisfatto di sé, e chi non capisce ammira tanto di più quanto meno capisce.

Erasmo da Rotterdam, “Stultitiae Laus”, trad. di anonimo

it.wikisource.org/wiki/Elogio_della_Follia/Elogio_della_Follia

°°°°°

6. Ĉi-rilate mi ja decidis imiti la muntempajn oratorojn, kiuj prenas por grandioza faro, ie tie  (eĉ se tute ne konvenas) interteksi kelkajn grekain vortojn en latinaj paroladoj, – mozaike. Se foje mankas ekzotaĵoj, el putraj manuskriptoj ili elfosas kvar aŭ kvin praajn vortojn, per kies obskuro ili imponas al la leganto, kompreneble kun la intenco, ke kiuj komprenas, pli kaj pli plaĉu al si mem, kaj kiuj ne komprenas, ju malpli ili komprenas, des pli tiujn admiru.

Erasmo de Roterdamo, “Laŭdo de l’ Stulteco”, trad. Gerrit Berveling.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *