Homoj

Hermann Hesse

La 2-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1877) de la germana verkisto, poeto, filozofo kaj pentristo, civitanigita sviso, Hermann Hesse (1877-1962),

eo.wikipedia.org/wiki/Hermann_Hesse

Nobel-Premiito por Literaturo en 1946 kun ĉi tiu motivigo:

“Pro lia inspirita verkado, kiu kreskante je aŭdaco kaj penetro, ekzemplas la klasikajn humanecajn idealojn, kaj pro la alta kvalito de la stilo”.

Hesse estas fama, en literaturo, precipe pro la romanoj “Der Steppenwolf” (La stepa lupo) kaj “Siddhartha” (Sidarto); sed li estas konata ankaŭ pro sia mistikismo inspirita al la orientaj religioj, kaj pro sia kohera opozicio al ĉiuj formoj de totalismo: jam en 1923 li forlasis Germanion (li mortis, en 1962, en malgranda svisa vilaĝo de Tiĉina Kantono); liaj libroj estis publike bruligitaj en Germanio en 1933;

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/11/libri-al-rogo/

li denuncis la riskojn de la usonigo de Europo, sed ankaŭ de la soveta ekspansiiĝemo; li kontraŭbatalis la usonan fenomenon de “Makartiismo”, krude kontraŭkomunista; li kritikis la militon de Vjetnamio kaj la burĝan socion (kio igis lin amegata de la junaj generacioj).

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio (ankaŭ por la listo de liaj tradukoj al Esperanto), limiĝante al du kuriozaĵoj:

– Hesse estis plurfoje enhospitaligita en frenezulejoj, kaj estis elmetita al psikoanaliza terapio;

– multaj ne konas ties originon, sed estas de Hesse la aforismo “Ankaŭ nefunkcianta horloĝo montras la ĝustan horon dufoje en ĉiu tago”.

Mi aldonas germanan poŝtmarkon de 1978 kun la portreto de Hesse (parto de folieto dediĉita al tri germanaj verkistoj honoritaj per Nobel-Premio: Gerhart Hauptmann, Hermann Hesse kaj Thomas Mann).

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *