Homoj

Stanislav Kostka Neumann

La 28-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1947) de la ĉeĥa poeto kaj (anarkiista kaj komunista) politikisto Stanislav Kostka Neumann (1875-1947),

eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Kostka_Neumann

ne konfuzenda kun la filo, la aktoro Stanislav Neumann (1902-1975), kaj kun la nepo, la diplomato kaj poeto Stanislav Neumann (1927-1970), kiu sin mortigis proteste kontraŭ la komunista reĝimo.

Stanislav Kostka Neumann, konsiderata unu el la plej grandaj ĉeĥaj poetoj, estis esperantisto; interalie, li estis unu el la fondintoj de la Esperantista Klubo de Prago en 1902.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas unu el la ĉeĥoslovakaj poŝtmarkoj de 1950 pro la 75-jara datreveno de la naskiĝo de Stanislav Kostka Neumann.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *