La 27-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la bulgara poeto, verkisto kaj politikisto Ivan Minčov Vazov (1850-1921), konata kiel Ivan Vazov,
eo.wikipedia.org/wiki/Ivan_Vazov
konsiderata la patro de la bulgara literaturo.
Multaj liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto; al la listo de la Vikipedia paĝo en Esperanto mi povas aldoni la poeziaĵon “Al Italio”, tradukitan de Simeon Simeonov kaj publikigitan – malmulte post la morto de l’ aŭtoro – en “L’Esperanto” 1922-5, paĝo 89.
Recenzo de la traduko al Esperanto (“Sub la jugo”) de la romano “Pod Igoto” aperis en “Esperanto de UEA” 1961-10, paĝoj 170-171.
Mi aldonas:
– portretron de Vazov, el bulgara bankbileto de 1992;
– la poeziaĵon “Italio” (“L’Esperanto” 1922-5, p. 89).