Homoj

Josemaría Escrivá de Balaguer

La 26-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1975) de la hispana ekleziulo Josemaría Escrivá de Balaguer (kompleta nomo Josemaría Julián Mariano Escrivá de Balaguer y Albás), 1902-1975

eo.wikipedia.org/wiki/Jos%C3%A9_Mar%C3%ADa_Escriv%C3%A1_de_Balaguer

fondinto de la religia institucio “Opus Dei”,

eo.wikipedia.org/wiki/Opus_Dei

proklamita Sanktulo en 2002 de Papo Johano Paŭlo la dua.

Personulo tre pridiskutata pro liaj ligoj kun la hispana frankisma reĝimo, kaj pro la influo kiun laŭdire praktikas la aliĝintoj al “Opus dei” (kiuj ne deklaras malkaŝe sian apartenon al la organizo) sur la civilan vivon de pluraj landoj, li estas aŭtoro de volumo, titolita “Camino”, tradukita al 43 lingvoj, inter kiuj Esperanto kun la titolo “La vojo”

eo.wikipedia.org/wiki/Vojo_(libro)

(en 1980, la lingvoj estis 34, kiel rezultas el artikoleto aperinta en “Espero katolika” 1980-3).

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1980_03.htm#13

Mi aldonas unu el la multnombraj poŝtmarkoj eldonitaj, de pluraj Landoj, honore al Josemaría Escrivá de Balaguer.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *