Homoj

San Giovanni Battista

La 24-an de junio ĉiuj kristanaj Eklezioj, kiuj respektegas Sanktulojn, solenas Sanktan Johanon la Baptiston (en la greka, Ιωαννης ο Βαπτιστης; en latino, Ioannes Baptista; en la itala, Giovanni Battista; en la angla, John the Baptist; en la franca, Jean-Baptiste; en la germana, Johannes der Täufer; en la hispana, Juan el Bautista; en la portugala, João Batista).

eo.wikipedia.org/wiki/Johano_la_Baptisto 

La festotago de Sankta Johano la Baptisto estas konvencie fiksita je la 24-a de junio pro du kialoj:

– tial, ke (konvencie) oni fiksis kiel daton de Kristnasko la 25-an de decembro, per retroiro je 9 mesi oni atingas la 25-an de marto kiel daton de la Annunciacio (Enkarniĝo); ĉar, laŭ la Evangelio de Luko 1,25, la Anĝelo estis sendita al Maria kiam ŝia kuzino Elizabeta estis je la sesa monato de gravedeco de Johano, per la aldono de tri monatoj oni atingas ĝuste la 24-an de junio;

– la 24-a de junio estas ligita kun la somera solstico, samkiel la 25-a de decembro estas ligita kun la vintra solstico, kaj efektive ĉe multaj popoloj la nokto de Sankta Johano estas okazo de legendoj, tradicioj kaj superstiĉoj; ekzemple, la 23-an de junio 2019 mi parolis pri la “nokto de la sorĉistinoj” en Romo:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/06/23/san-giovanni-battista/ 

Dante Alighieri parolas sep fojojn pri Sankta Johano la Baptisto en la “Dia Komedio”; mi sendas al alia okazo la 5 citaĵojn, kiuj propre dirite koncernas Florencon (kies Patrono estas Sankta Johano), kaj transskribas la du, kiuj rilatas rekte al la Sanktulo:

Purgatorio 22, 151-154

Mele e locuste furon le vivande

che nodriro il Batista nel diserto;

per ch’elli è glorioso e tanto grande

quanto per lo Vangelio v’è aperto.

°°°

Mielo kaj akridoj estis manĝoj 

nutrintaj la Baptiston en dezerto, 

tial glorplena estis li, kaj granda,

kiel l’ Evangelio aperigas

(trad. Giovanni Peterlongo)

°°°

Nura manĝaĵ’ miela kaj lokusta 

subtenis la Baptiston en dezerto; 

kaj kiel granda estas li kaj justa,

en la Evangeli’ estas aserto

(trad. Enrico Dondi)

°°°

Paradizo 32, 28-33

E come quinci il glorioso scanno

de la donna del cielo e li altri scanni

di sotto lui cotanta cerna fanno,

così di contra quel del gran Giovanni,

che sempre santo ‘l diserto e ‘l martiro

sofferse, e poi l’inferno da due anni.

°°°

Kaj kiel tie ĉi glorplena seĝo 

de la Estrin’ Ĉiela, kaj l’ aliaj 

seĝoj sub ĝi, dividon tian faras, 

seĝo ĉefronte de Johano granda, 

sanktega, la dezerton suferinta, 

martiro-morton, jarojn du l’ Inferon.

(trad. Giovanni Peterlongo)

°°°

Ĉi tie ĉiuj seĝoj, kiuj staras 

sub la glorega trono de Madono, 

dividostrekon tiel gravan faras; 

sidas Johano en la fronta zono 

kiu, ermit’ en solo kaj martiro, 

du jarojn restis en inferprizono.

(trad. Enrico Dondi)

°°°

Kiel, ĉiflanke, l’ gloran seĝon vidas

vi de l’ Damo de l’ ĉielo kaj sub ĝi

l’ aliajn, kiuj la rozon dividas,

tiel, fronte, sidas l’ granda Johan’: li,

ĉiam sankta, dezerton kaj martiron

spertis, eĉ dujaran Limbon, pli malpli.

(trad. Pier Giorgio Soranzo)

°°°

Bildo: Sankta Johano la Baptisto, 15-a jarcento, Biblioteko de la Katedralo de Toledo (Hispanio).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *