Homoj

Georgij Dimitrov

La 18-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1882) de la bulgara revoluciulo kaj politikisto Georgij Mihajlov Dimitrov (1882-1949),

eo.wikipedia.org/wiki/Georgij_Dimitrov

fama pro la senbaza proceso trasuferita sekve de la bruligo de la Reichstag (Parlamento) de Berlino fare de la germanaj naziistoj,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/27/incendio-reichstag/

kaj pro la agado plenumita kiel sindikatisto, kiel sekretario de KOMINTERN (Kommunistische Internationale, Komunista Internacio) kaj kiel Ĉefministro de Bulgario.

Dum la komunista reĝimo, en Bulgario Dimitrov estis konsiderata nacia heroo, tiom ke, kiam li mortis, en 1949, estis starigita al li en Sofio mauzoleo, imite al tiu de Lenin en Moskvo. Post la falo de la reĝimo, en 1990 la restaĵoj de Dimitrov estis translokitaj al la Tombejo de Sofio, kaj en 1999 la mauzoleo estis malkonstruitaAmpleksa Biografio de Georg Dimitrov (202 paĝoj), verkita de Stella Blagoeva, estis publikigita en Italio de la komunista eldonejo “Editori Riuniti”, ankaŭ pro la striktaj ligoj inter Dimitrov kaj Palmiro Togliatti je la epoko de KOMINTERN; traduko al Esperanto estis publikigita en Sofio en 1962.

Mi aldonas la bildon de la mauzoleo de Dimitrov, laŭ malnova karto.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *