Homoj

Sandro Penna

La 12-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1906) de la itala (peruĝa) poeto Sandro Penna (1906-1977)
eo.wikipedia.org/wiki/Sandro_Penna
pri kiu mi jam parolis la 12-an de junio 2017.

Sandro Penna


En Esperanto estis tradukitaj multaj liaj poeziaĵoj, plejmulte de Carlo Minnaja, Gaudenzio Pisoni kaj Gianluigi Gimelli en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-Koop 1990; aliaj tradukoj estis faritaj de Nicolino Rossi (en “La ondo de Esperanto” 2006-7, kaj ĉe Fejsbuko).
Mi transskribas unu el ili, en la itala kun traduko en Esperanto, kaj aldonas:
– la memortabulon sur la naskiĝa domo de la poeto en Peruĝo;
– la kovrilon de “Enlumas min senlimo”.


MI NASCONDA LA NOTTE E IL DOLCE VENTO

Mi nasconda la notte e il dolce vento.
Da casa mia cacciato e a te venuto
mio romantico antico fiume lento.

Guardo il cielo e le nuvole e le luci
degli uomini laggiù così lontani
sempre da me. Ed io non so chi voglio
amare ormai se non il mio dolore.

La luna si nasconde e poi riappare
– lenta vicenda inutilmente mossa
sovra il mio capo stanco di guardare.

Sandro Penna

°°°°°

MIN KAŜU NOKTO KAJ LA MILDA VENTO

Min kaŝu nokto kaj la milda vento.
El hejmo mia pelita al vi mi venis
mia romantika amiko rivero malrapida.

Mi rigardis la ĉielon, la nubojn, la lumojn
de la homoj tie sube tiel ja fore
ĉiam de mi. Kaj mi ne scias kion mi volas
ami nun krom la doloron mian.

La luno kaŝiĝas kaj reaperas poste
– malrapida sekvenco sen utila movo
super mia kapo pro la rigardo laca.

Sandro Penna, trad. Gianluigi Gimelli
(“Enlumas min senlimo”, LF-KOOP,
La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 207)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *