Homoj

Laocoonte

Laŭ Eratosteno de Cireno (Eratosthénēs ho Kyrēnâios, Ἐρατοσθένης ὁ Κυρηναῖος, 276-194 a. K.), datiĝas de la 11-a de junio 1184 a. K. la brulego kaj la detruo de Trojo.
Laŭ aliaj kalkuloj, la dato estas alia; mi parolis pri tio la 24-an de aprilo 2020, en rilato kun la “Troja Ĉevalo”:

Ĉevalo de Trojo


Memkompreneble, ne estas facile kontroli, kiuj estas la ĝustaj kalkuloj; kaj eĉ ankoraŭ nun estas iuj, kiuj, kontestante Heinrich Schliemann,

Heinrich Schliemann


dubindigas la eventon mem de la Troja Milito.
eo.wikipedia.org/wiki/Troja_milito
Kiel ajn (ĉu historio, aŭ mito, aŭ poezia elpensaĵo), la Troja Milito estas nedisigebla parto de la okcidenta kulturo, de Homero (“Iliado”, “Odiseado”) ĝis Vergilio (“Eneido”), kaj mem Dante Alighieri en la “Dia Komedio”, Infero I, 73-75:

Poeta fui, e cantai di quel giusto
figliuol d’Anchise che venne di Troia,
poi che ‘l superbo Ilion fu combusto.

Poeto estis mi, kaj kantis justan
Ankizan filon el Trojo venintan,
kiam fiera Ilion’ elbrulis
(trad. Giovanni Peterlongo)

Mi kantis pri la Ankizid’, senkrona
veninta el la patrourbo Trojo,
ĉar brulis for la gloro Iliona.
(trad. Eugen Wüster)

Kantis mi, poet’, pri l’ pia homo,
fil’ de Anĥizo, rifuĝint’ el Trojo,
post brulo de l’ fiera lliono
(trad. Kálmán Kalocsay)

Poet’, mi kantis pri la justa homo,
fil’ de Anĥizo, forlasinta Trojon,
post brulo de l’ fiera Iliono
(trad. Enrico Dondi)

°°°
Ankaŭ en la arto, la epizodoj de tiu Milito postlasis profundan spuron: sufiĉas pensi je la statua grupo de “Laokoono”,
it.wikipedia.org/wiki/Gruppo_del_Laocoonte
kies retrovo en 1506 estas je la origino de la Vatikanaj Muzeoj.
Mi transskribas, en latino kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto, la pecon de la dua kanto de Eneido, kiu koncernas Laokoonon.
Bildo: vatikana filatela folieto de 2006, pro la kvinjarcenta datreveno de la Vatikanaj Muzeoj, kun la grupo de Laokoono.


Laocoon, ductus Neptuno sorte sacerdos,
sollemnis taurum ingentem mactabat ad aras.
Ecce autem gemini a Tenedo tranquilla per alta
horresco referens immensis orbibus angues
incumbunt pelago pariterque ad litora tendunt;
pectora quorum inter fluctus arrecta iubaeque
sanguineae superant undas, pars cetera pontum
pone legit sinuatque immensa volumine terga.
Fit sonitus spumante salo; iamque arva tenebant
ardentisque oculos suffecti sanguine et igni
sibila lambebant linguis vibrantibus ora.
Diffugimus visu exsangues. illi agmine certo
Laocoonta petunt; et primum parva duorum
corpora natorum serpens amplexus uterque
implicat et miseros morsu depascitur artus;
post ipsum auxilio subeuntem ac tela ferentem
corripiunt spirisque ligant ingentibus; et iam
bis medium amplexi, bis collo squamea circum
terga dati superant capite et cervicibus altis.
Ille simul manibus tendit divellere nodos
perfusus sanie vittas atroque veneno,
clamores simul horrendos ad sidera tollit:
qualis mugitus, fugit cum saucius aram
taurus et incertam excussit cervice securim.
at gemini lapsu delubra ad summa dracones
effugiunt saevaeque petunt Tritonidis arcem,
sub pedibusque deae clipeique sub orbe teguntur.

Publius Vergilius Maro, “Aeneidos”, II, 2, 200-227

°°°°°

Era Laocoonte a sorte eletto
Sacerdote a Nettuno; e quel dì stesso
gli facea d’un gran toro ostia solenne;
quand’ecco che da Tenedo (m’agghiado
a raccontarlo) due serpenti immani
venir si veggon parimente al lito,
ondeggiando coi dorsi onde maggiori
de le marine allor tranquille e quete.
Dal mezzo in su fendean coi petti il mare,
e s’ergean con le teste orribilmente,
cinte di creste sanguinose ed irte.
Il resto con gran giri e con grand’archi
traean divincolando, e con le code
l’acque sferzando sì che lungo tratto
si facean suono e spuma e nebbia intorno.
Giunti a la riva, con fieri occhi accesi
di vivo foco e d’atro sangue aspersi,
vibrâr le lingue, e gittâr fischi orribili.
Noi, di paura sbigottiti e smorti,
chi qua, chi là ci dispergemmo; e gli angui
s’affilâr drittamente a Laocoonte,
e pria di due suoi pargoletti figli
le tenerelle membra ambo avvinchiando,
ne si fer crudo e miserabil pasto.
Poscia a lui, ch’a’ fanciulli era con l’arme
giunto in aiuto, s’avventaro, e stretto
l’avvinser sì, che le scagliose terga
con due spire nel petto e due nel collo
gli racchiusero il fiato; e le bocche alte,
entro al suo capo fieramente infisse,
gli addentarono il teschio. Egli, com’era
D’atro sangue, di bava e di veleno
le bende e ’l volto asperso, i tristi nodi
disgroppar con le man tentava indarno,
e d’orribili strida il ciel feriva;
qual mugghia il toro allor che dagli altari
sorge ferito, se del maglio appieno
non cade il colpo, ed ei lo sbatte e fugge.
I fieri draghi alfin dai corpi essangui
disviluppati, in vèr la ròcca insieme
strisciando e zuffolando, al sommo ascesero
e nel tempio di Palla, entro al suo scudo
rinvolti, a’ piè di lei si raggrupparo.

Publio Virgilio Marone, trad. Annibal Caro
“Eneide”, II, 340-382

°°°°°

Laokoono, nomita per sorto ĉefpastro Neptuna,
apud altaro sanktega grandegan buĉadis bovviron.
Jen el Tenedo, tra ondoj trankvilaj, duopaj serpentoj,
– mi rakontante tremetas! – grandegajn sur maro longigas
ringojn, kaj ambaŭ samvice al bordo sin ili direktas.
Inter ondegoj stariĝas du brustoj, kaj krestoj sangruĝaj
maron superas; dum parto alia tuŝetas ondaron
pli malantaŭe, dum vosto longega per tordoj kurbiĝas.
Bruas ŝaŭmanta salakvo. Jam ili marbordon atingis.
Estis flamantaj okuloj, de sango kaj fajro koloraj,
dume du langoj vibrantaj buŝegojn siblante lekadis.
Tion vidante, ni kuris sensangaj. Laŭ certa direkto,
ili aliras al Laokoono; kaj ĉiu serpento
ĉirkaŭ du liaj naskitoj unue volviĝas, envolvas
ilin, kaj membrojn mizerajn kruele per mordo disŝiras,
poste ekkaptas lin – kiu alkuris por ilin helpegi,
sagojn portante -, kaj ligas per volvoj grandegaj: dufoje
ili lin meze kunpremas, dufoje per skvama vostego
kolon ĉirkaŭas, je kapo kaj brusto lin superegante.
Dume per manoj tirantaj li penas disigi vivligojn,
kiuj difektas rubandojn per kraĉa kaj nigra veneno,
li mem samtempe kriegojn terurajn ĵetadas al astroj.
Tiel blekegas vundita bovviro, altaron lasinta,
kiu hakilon malbone puŝitan el kolo ekskuas.
Poste duopaj serpentoj, al supra preĝejo rampante,
kuras, ĉe alta sanktejo kruelan aliras Minervon,
kaj al piedoj diinaj, sub ŝilda rondaĵo, sin kaŝas.

Publio Vergilio Marono, trad. Henri Vallienne
“Eneido”, 2, 201-227

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *