Homoj

Paolo Valore

La 10-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1972) de la itala (milana) filozofo kaj universitata profesoro Paolo Valore,
it.wikipedia.org/wiki/Paolo_Valore
engaĝita (krom en la filozofia logiko) en studoj pri la projektoj de artefaritaj lingvoj kaj helpaj lingvoj.
En 2010 li fondis, kune kun Massimo Rizzardini kaj Federico Gobbo, la multlingvan gazeton kun titolo en Esperanto “InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj”, revuon de studo kaj akademia diskuto pri la temaro de la artefaritaj lingvoj, konsulteblan ĉe la tiucela retejo de la Universitato de Milano (la publikaĵo ĉesis en 2012).
riviste.unimi.it/index.php/inkoj/issue/view/371
Li estas aŭtoro, interalie, de ĉi tiuj volumoj:
– “Materiali per lo studio dei linguaggi artificiali nel Novecento”, (Materialoj por la studo de la artefaritaj lingvoj en la Dudeka jarcento), Milano, Cuem, 2006; recenzo de Renato Corsetti en “L’Esperanto” 2007-2, p. 17-18;
– kune kun Federico Gobbo: “Artificial Languages. Themes in linguistics and philosophy” (Artefaritaj lingvoj. Temoj en lingvistiko kaj filozofio), Munkeno, Grin Verlag, 2010 (v. bildon).
Ankaŭ publikigita en itala lingvo, kun la titolo “Interlinguistica e filosofia dei linguaggi artificiali” (Interlingvistiko kaj filozofio de la artefaritaj lingvoj), kiel unutema numero de la multlingva akademia gazeto “InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj”;
– “Multilingualism. Language, Power, and Knowledge”, (Multlingvismo. Lingvo, Povo, kaj Kono), Pisa, Edistudio, 2011;
– “La sentenza di Isacco. Come dire la verità senza essere realisti” (La sentenco de Izaak. Kiel diri la veron sen esti realistoj), Milano-Udine, Mimesis, 2012 (ĉeestanta en mia persona biblioteko).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *