Homoj

Charles Dickens

La 9-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1870) de la brita verkisto kaj ĵurnalisto Charles Dickens (1812-1870),
eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Dickens
fama, krom pro la humura verko “The Posthumous Papers of the Pickwick Club” (La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika), pro sociaj romanoj (aparte: “Oliver Twist”, “David Copperfield”, “Nicholas Nickleby”, “Christmas Carol”/ Kristnaska Kanto, “The Old Curiosity Shop”/ La butiko de la Antikvaĵisto, “Bleak House”/ Mizera Domo, “A Tale of Two Cities”/ Rakonto de du Urboj, “Great Expectations”/ Grandaj esperoj).
La temaroj alfrontitaj de Dickens (la mizeraj vivkondiĉoj de la pli malbonstataj sociaj klasoj, de la infanaro kaj de la virinoj, priskribitaj en formo ne de simpla plendo, sed kun forta sento de indigno) igas tre pridiskutinda la klasifadon, kiun kutime oni faras de liaj verkoj, malprave konsiderataj “literaturo por knaboj”, dum ili estas denunco pri la malegalecoj kaj pri la hipokriteco de iu moralisma etburĝa konformismo, malantaŭ kiu kaŝiĝas la volo ĉiamigi la diskriminaciojn.
La influo de Dickens estis kaj estas grandega, ankaŭ ĉar li sukcesis esprimi profundajn ideojn en atentokapta stilo, kiu igis lin unu el la plej popularaj verkistoj de ĉiuj tempoj.
Multaj liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto, eĉ plurfoje; longa listo, cetere nekompleta, estas legebla en la paĝo en Esperanto de Vikipedio.
Mi aldonas la 8 poŝtmarkojn eldonitajn de Ĵerzejo pro la 150-a datreveno de la morto de Dickens, kun liaj plej famaj romanoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *