Homoj

Gregorio XVI

La 1-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1846) de la italo (venetiano) Bartolomeo Alberto Cappellari (1765-1846), Papo de la 2-a de februaro 1831 ĝis la unua de junio 1846 kun la nomo Gregorio la 16-a.
eo.wikipedia.org/wiki/Gregorio_la_16-a
Mi jam parolis pri li la 18-an de septembro 2019.

Gregorio la 16-a


Multaj sonetoj de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)
www.bitoteko.it/items/show/9
rilatas al la jaroj de lia papado; mi transkribas unu el ili, en la roma dialekto kaj en unu el la tradukoj al Esperanto.
Mi aldonas la kovrilon de la volumo “Elektitaj sonetoj de G.G. Belli” (elekto de sonetoj de Belli tradukitaj al Esperanto de Gaudenzio Pisoni kaj Renato Corsetti, COEDES/ FEI, Milano 1982), kun gravuraĵo de Bartolomeo Pinelli (17881-1835) pri roma trinkejo apud Sankta Johano ĉe Laterano.


540. L’EDITTO DE L’OSTARIE (1)

Accidenti a l’editti, a chi l’inventa,
chi li fa, chi li stampa, chi l’attacca,
e chi li legge. E a voi st’antra patacca
schiccherata cor brodo de pulenta! (2)

E addosso all’ostarie! gente scontenta,
fijji de porche fijje d’una vacca!
Si all’ostaria ‘na purcia (3) ce s’acciacca,
qua diventa un miracolo diventa!

Papa Grigorio, (4) di’ ar Governatore
che sto popolo tuo trasteverino
si perde l’ostarie fa quarc’orrore.

Noi mannece a scannatte er giacubbino, (5)
spènnece ar prezzo che te va più a core, (6)
ma guai pe cristo (7) a chi ce tocca er vino.

3 dicembre 1832

Giuseppe Gioachino Belli

1. Editto del 24 novembre 1832, pubblicato il 28 novembre 1832, con il quale Monsignor Nicola Grimaldi, Governatore di Roma e Direttore generale di Polizia, limitava gli orari di apertura delle osterie e regolamentava (in modo restrittivo) la vendita di vino e gli assembramenti.
books.google.it/books?id=5ZPFI3R4LpsC&pg=PA630&lpg=PA630&dq=editto+osterie+roma+1832&source=bl&ots=7wkWuD-QDx&sig=ACfU3U3vx0_czdslAzjabh7pIAMAmcyZnA&hl=it&sa=X&ved=2ahUKEwizzpjwltbpAhWeSBUIHZ1tBSAQ6AEwAnoECAcQAQ#v=onepage&q=editto%20osterie%20roma%201832&f=false
2. Quest’altra buggeratura imbrattata col brodo della gonorrea. Irrispettoso modo popolare di chiamare la colla 3. Pulce. 4. Gregorio XVI. 5. Mandaci a scannarti il giacobino (il liberale). 6. Spendici al prezzo che più ti piace. 7. Imprecazione blasfema.

°°°°°

LA EDIKTO PRI LA TRINKEJOJ (1)

Pest’ al ediktoj, al ties invento,
al la verkint’, presisto kaj gluantoj,
eĉ al legontoj de l’ papero-kvantoj
ŝmiritaj per buljono el placento (2).

Kontraŭ trinkejoj ree! Morna gento,
porkoj kaj ĝermoj de putinaj plantoj!
En trinkej’ oni taksas arogantoj
homojn premintajn pulon sen atento.

Al policestro diru, Pap’ Gregoro (3),
ke ĉi-popolo via transtibera (4)
nun iĝos, sen trinkej’, eksplodpulvoro.

Disbuĉi jakobenojn (5) sendu nin,
nin vendu je la prezo plej mizera,
sed ve! prokrist’ (6), se al ni mankas vin’.

La 3-an de decembro 1832

Giuseppe Gioachino Belli, trad. Gaudenzio Pisoni
(el “Elektitaj sonetoj de G. G. Belli”)

°°°
Notoj (zorge de Renato Corsetti):
1. La 28-an de novembro 1832 la guberniestro de Romo (tiama urbestro), samtempe policestro, aperigis dekreton de la 24-a de novembro 1832, kiu igis la konduton en trinkejoj pli kontrolata.
(2) Popola maldeca maniero por priskribi la glumaterialon.
(3) Nun la parolanto sin direktas rekte al la Papo, por ke ĉi tiu informu la policestron. La Papo estis Gregorio (aŭ Gregoro) la 16-a.
(4) La plej popola parto de Romo estas tiu situanta trans la rivero Tibero.
(5) Civitanoj, kiuj volis pli liberalan reg-sistemon, kaj en kelkaj historiaj periodoj estis persekutitaj de la Eklezio kaj de la servemaj registaroj.
6. Blasfema ekkrio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *