Eventoj

Pentekosto

La 31-an de majo 2020 estas la kristana festo de Pentekosto, iusence festo “esperantista”, en rilato kun la “miraklo de la lingvoj” priskribita en la Agoj de la Apostoloj 2,1-11, renversiĝo de la lingva ĥaoso de la Babela turo.
Por la kristanaj Eklezioj (katolika, ortodoksa kaj evangelia), tamen, Pentekosto estas precipe en rilato kun la malsupreniro de la Sankta Spirito sur la Apostolojn kaj Marian, kaj kun la naskiĝo de la Eklezio.
Mi transskribas, en la latina originalo kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto, la Himnon al la Sankta Spirito “Veni, Creator Spiritus”.
eo.wikipedia.org/wiki/Veni_creator_spiritus
Mi aldonas bildon pri la tiel dirita “Gloro de Bernini” en la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano: temas pri detalo de la “Altaro de la Katedro”, verko de Gian Lorenzo Bernini (1598-1680), kun la Kolombo de la Sankta Spirito.


VENI, CREATOR SPIRITUS

Veni, creator Spiritus,
mentes tuorum visita,
imple superna gratia,
quæ tu creasti péctora.

Qui diceris Paraclitus,
altissimi donum Dei,
fons vivus, ignis, caritas,
et spiritalis unctio.

Tu septiformis munere,
digitus paternæ dexteræ,
tu rite promissum Patris,
sermone ditans guttura.

Accende lumen sensibus,
infúnde amurem cordibus,
infírma nostri corporis
virtute firmans perpeti.

Hostem repellas longius
pacemque dones protinus;
ductóoe sic te prævio
vitemus omne noxium.

Per Te sciamus da Patrem
noscamus atque Filium,
teque utriusque Spiritum
credamus omni tempore.

Deo Patri sit gloria,
et Fílio, qui a mortuis
surrexit, ac Paraclito,
in sæculorum sæcula.
Amen.

°°°°°

VIENI, SPIRITO CREATORE

Vieni, o Spirito creatore,
visita le nostre menti,
riempi della tua grazia
i cuori che hai creato.

O dolce consolatore,
dono del Padre altissimo,
acqua viva, fuoco, amore,
santo crisma dell’anima.

Dito della mano di Dio,
promesso dal Salvatore,
irradia i tuoi sette doni,
suscita in noi la parola.

Sii luce all’intelletto,
fiamma ardente nel cuore;
sana le nostre ferite
col balsamo del tuo amore.

Difendici dal nemico,
reca in dono la pace,
la tua guida invincibile
ci preservi dal male.

Luce d’eterna sapienza,
svelaci il grande mistero
di Dio Padre e del Figlio
uniti in un solo Amore.

Sia gloria a Dio Padre,
al Figlio, che è risorto dai morti
e allo Spirito Santo
per tutti i secoli dei secoli.

Amen.

°°°°°

HIMNO AL LA SANKTA SPIRITO
VENI, CREATOR SPIRITUS

Spirito, venu, ho Kreant’,
animojn niajn benu nun,
plenigu per ĉiela grac’
la korojn, kiujn kreis vi.

Vi estas nia konsolant’,
la dono de l’ supera Di’,
vivanta fonto, flamo, am’
kaj la spirita oleaĵ’.

La sep donacojn donas nun
vi, dekstra mano de la Patr’,
promeso de l’ eterna Di’
riĉigas per la vorto nin.

Bruligu lumon en la kor’,
enverŝu amon al anim’,
kaj la malsanoj de la korp’
per via forto iĝu for.

Nun pelu malamikon vi
kaj donu pacon en abund’,
antaŭen iru, gvidu nin,
por ke malbono estu for.

Ni gloru Patron en ĉiel’
kaj donu laŭdon al la Fil’
kaj al Spirit’. Al ĉiuj tri
eterna kredo kaj ador’. Amen.

El la latina tradukis Franjo Gruić
(“Espero Katolika” 1986-7/8)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *