Homoj

Stefan Wyszyński

La 28-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1981) de la pola Kardinalo Stefan Wyszyński (1901-1981),
eo.wikipedia.org/wiki/Stefan_Wyszyński
Primaso de Pollando, bastiono de la rezistado kontraŭ la komunista reĝimo.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, aldonante nur du aferojn:
1. La 24-an de oktobro 1978 (nemulte post sia elekto), Johano Paŭlo la 2-a akceptis en aŭdienco 4.000 polajn pilgrimantojn, sub la gvido de Kard. Wyszyński, kiu diris interalie: “Antaŭ la elekto vi estis nia kolego. Post la elekto ni genuiĝas antaŭ vi, ĉar vi estas nia Papo”.
Johano Paŭlo tuj genuiĝis siavice, kaj ambaŭ longe sin interbrakumis, ge¬nue.
Papo Wojtyła poste diris:
«Ne estus sur la katedro de Petro ĉi tiu pola Papo, se ne estus estin¬ta via kredo, kiu ne retretis antaŭ la karcero kaj la sufero, via heroa espero».
2. Laŭ la atesto de Pastro Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista),
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_06.htm#2
dum hazarda renkonto en Ĉenstoĥovo la 16-an de septembro 1973, Kard. Wyszyński diris al li: «Forse, nel prossimo Concilio Vaticano si parlerà in Esperanto!» (Eble, en venonta Vatikana Koncilio oni parolos en Esperanto!).
Mi aldonas:
– polan poŝtkarton, laŭ skizo de J. Wysocki, eldonitan en 1987 okaze de la tria vizito al Pollando de Johano Paŭlo la 2-a; la bildo prezentas la monumenton al Papo Johano Paŭlo la 2-a kaj al Kard. Wyszyński en la korto de la Katolika Universitato de Lublino (Katolicki Uniwersytet Lubelski;)
– la kovrilon de numero 1981-6 de “Espero katolika”, kun la foto de Kard. Wyszyński kaj Pastro Duilio Magnani.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *