Eventoj

Estu laŭdata

La 24-an de majo 2015, en la festotago de Pentekosto, Papo Francisko subskribis la enciklikon «Laudato si’» (Estu laŭdata), tamen publikigitan la postan 18-an de junio.
eo.wikipedia.org/wiki/Laudato_si%27
La vera “novaĵo” de ĉi tiu encikliko (celanta ne nur la katolikan mondon, sed la tutan homaron) konsistas en la temo, ne strikte religia: la protekto de la kreitaro, ne nur en la ekologiaj aspektoj, sed ankaŭ en tiuj sociaj.
En strikta senco, kontraŭe, ne estas novaĵo la fakto, ke ĝia titolo ne estas en latino, sed en la itala, pli precize en la arkaika itala lingvo de la “Cantico delle creature” (Kantiko de la Kreitaĵoj), dirita ankaŭ “Cantico di Frate Sole” (Kantiko de Frato Suno), de Francesco d’Assisi (Francisko de Asizo, 1181-1226); jam alifoje okazis, ke papaj enciklikoj estas en naciaj lingvoj, eĉ tute (ne nur en la titolo), kiel plufoje en la itala kaj en la franca fare de Leono la 13-a kaj Pio la 10-a, kaj kiel du enciklikoj de Pio la 11-a, respektive “Non abbiamo bisogno” (Ni ne bezonas) de 1931, en la itala ĉar kontraŭ faŝismo, kaj “Mit brennender Sorge (Kun brulanta zorgo) de 1937, en la germana ĉar kontraŭ naziismo.
Ampleksa sintezo en Esperanto de la encikliko «Laudato si’», zorge de Carlo Sarandrea, estis publikigita en “Espero katolika” 2015-4/6, p. 27-30, kvankam ne estis facile resumi la preskaŭ 200 paĝojn de la originalo.
Mi transskribas (en la itala, kaj en unu el la multaj tradukoj al Esperanto) la “Cantico delle creature” (Kantiko de la Kreitaĵoj), kaj aldonas:
– unu el la vatikanaj poŝtmarkoj de 1977, laŭ skizo de Duilio Cambellotti, pro la 750-a datreveno de la morto de Sankta Francisko de Asizo;
– la kovrilon de la itala versio de la encickliko «Laudato si’»;
– la kovrilon de “Espero katolika” 2015-4/6.


CANTICO DELLE CREATURE

Altissimu, onnipotente bon Signore,
Tue so’ le laude, la gloria e l’honore et onne benedictione.
Ad Te solo, Altissimo, se konfano,
et nullu homo ène dignu te mentovare.

Laudato sie, mi’ Signore cum tucte le Tue creature,
spetialmente messor lo frate Sole,
lo qual è iorno, et allumini noi per lui.
Et ellu è bellu e radiante cum grande splendore:
de Te, Altissimo, porta significatione.

Laudato si’, mi Signore, per sora Luna e le stelle:
in celu l’ài formate clarite et pretiose et belle.

Laudato si’, mi’ Signore, per frate Vento
et per aere et nubilo et sereno et onne tempo,
per lo quale, a le Tue creature dài sustentamento.

Laudato si’, mi Signore, per sor’Acqua,
la quale è multo utile et humile et pretiosa et casta.

Laudato si’, mi Signore, per frate Focu,
per lo quale ennallumini la nocte:
ed ello è bello et iocundo et robustoso et forte.

Laudato si’, mi Signore, per sora nostra matre Terra,
la quale ne sustenta et governa,
et produce diversi fructi con coloriti fior et herba.

Laudato si’, mi Signore, per quelli che perdonano per lo Tuo amore
et sostengono infrmitate et tribulatione.
Beati quelli ke ‘l sosterranno in pace,
ka da Te, Altissimo, sirano incoronati.

Laudato si’ mi Signore, per sora nostra Morte corporale,
da la quale nullu homo vivente pò skappare:
guai a quelli ke morrano ne le peccata mortali;
beati quelli ke trovarà ne le Tue sanctissime voluntati,
ka la morte secunda no ‘l farrà male.

Laudate et benedicete mi Signore et rengratiate
e serviateli cum grande humilitate.

Francesco d’Assisi

°°°°°

KANTIKO DE FRATO SUNO

Tre alta ĉiopova bona Sinjoro,
viaj estas la laŭdoj, la gloro kaj honoro kaj ĉiuj benoj.

Nur al vi, Trealta, ili konvenas,
kaj neniu estas inda nomi vin.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, kun ĉiuj kreitaĵoj viaj,
precipe sinjoro Suno, nia frato,
kiu brilas kaj vi lumigas per ĝi:
kaj ĝi estas bela kaj brilege elradianta
kaj de vi, Trealta, ĝi estas simbolo.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, per fratino Luno kaj Steloj,
kiujn Vi formis sur ĉielo helaj, multvaloraj kaj belaj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, per frato Vento,
kaj per Aero nuba, serena kaj ĉia Vetero,
per kiu vi donas vivtenon al viaj kreitaĵoj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, per fratino Akvo,
kiu estas tre utila, multvalora, ĉasta kaj humila.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, per frato Fajro,
per kiu Vi lumigas la nokton,
kaj ĝi estas bela kaj gaja, potenca kaj forta.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, per nia fratino la Tero,
kiu nin nutras kaj portas,
kaj produktas fruktojn diversajn kun koloraj floroj kaj herboj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, per tiuj, kiuj pardonas pro Via amo,
kaj suferas malsanojn kaj dolorojn;
beataj tiuj, kiuj suferas ilin trankvile,
ĉar de vi, ho Plej Supera, ili estos kronataj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, per nia fratino, la korpa Morto,
kiun neniu povas forkuri: ve al tiuj, kiuj pereos en kulpoj mortigaj!
Beataj, kiuj troviĝas en viaj tre sanktaj voloj,
ĉar la dua morto ne faros al ili malbonon.

Laŭdu kaj benu mian Sinjoron,
kaj danku Lin kaj servu al Li per granda humileco.

Francesco d’Assisi, trad. Stefano De Carolis
(laŭ manuskripto)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *