Lokoj

EUR 42

La 22-an de majo 1937 komenciĝis la laboroj por la realigo de tio, kio estus devinta esti la Universala Ekspozicio de Romo en 1942 (nomita E42, aŭ EUR42, tio estas, “Esposizione Universale di Roma/ Ekspozicio Universala de Romo 1942”)
it.wikipedia.org/wiki/EUR
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto),
fundamente laŭ plano de arkitekto kaj urboplanisto Marcello Piacentini (1881-1960).
La afero estas priskribita en artikolo de Radio Roma-Esperanto de la 23-a de decembro 1939 (kiam Italio ankoraŭ ne militis), kiun mi parte transskribas kaj tradukas.
La kolosaj laboroj interrompiĝis pro la milito kaj la falo de faŝismo; post kelkaj jaroj da forlaso, oni kompletigis la kvartalon kun la nomo “Quartiere Europa” (Kvartalo Eŭropo), donante al la siglo EUR la novan signifon “Eŭropo”, politike allaseblan.
Ĝi estas nuntempe unu el la plej elegantaj kvartaloj de Romo; pli precize, oni ne povus nomi ĝin “Romo”, ĉar ĝi estas ekster la jurisdikcio de la Roma Komunumo, sed estas mastrumata de tiucela publika Instanco (“Ente Autonomo EUR”/ Memstara Instanco EUR).
Mi aldonas:
– foton, kiun mi faris en 1959, pri unu el la plej originalaj konstruaĵoj de EUR, la “Palaco de la Itala Civilizo”, en la komunuza lingvo nomata “Kvadrata Koloseo” (kaj moke ankaŭ “Grujero”, pro ĝia simileco kun la samnoma svisa truhava fromaĝo);
– foton pri unu el la strataj ŝildoj de unu el la aleoj de la nova kvartalo, titolita “Aleo de Esperanto”.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 23.12.1939
LA KVARTALO DE LA EKSPOZICIO DE 1942-A
En la regiono de Tre Fontane (Tri Fontoj), kie en 1942-a oni celebros la Olimpiadon de la Civilizo, la nova monumenta kvartalo de Romo jam komencas aperi nete en siaj larĝaj stratoj, en siaj grandiozaj aleoj, en siaj imponaj konstruaĵoj.
Ĉie kaj en ĉiu horo, tage kaj nokte, la gigantaj fosmaŝinoj plenigas per sia bruego la tutan regionon, kiu iam estis oazo de silento. Pluraj milionoj da tunoj el tero estas renversataj kaj forportataj per sennombraj vagonetoj, kiuj senĉese alternas en sia kurado; kaj ĉie estas orda agitiĝo de miloj da laboristoj, kiuj en sia peza laboro uzas tiun atenton kaj tiun ekstreman lertecon, karakterizajn de la itala laboristo.
Tiel naskiĝas la nova urbo. La aranĝo de la regiono postulis pezan penadon, konsistantan el ebenigo de altaĵetoj kaj malgrandaj montetoj, plenigo de kavernetoj kaj de fosaĵoj, ĝenerala nivelado por doni ebenan kaj regulan bazon al la naskiĝanta kvartalo. Kaj ĉio tio estas komplikigita kaj malfaciligita de la oftaj galerietoj kaj subteraj kavaĵoj por la eltirado de pozolano, kiujn eĉ de la tempoj de la romaj imperiestroj ĝis la 18-a jarcento oni fosis sen iu ajn logika kriterio.
Nun la terfosado estas plenumita. Dekoj da konstruaĵoj naskiĝas ĉie; la martelegoj funkciantaj je vaporo frapas senĉese; la gruoj plenumas senhalte sian laboron trankvilan kaj sisteman. Jam la Palaco de la Itala Civilizo vidigas sian potencan mason, kiu similigas ĝin, kiel diras la laboristoj, al kvadrata Koloseo: konstruaĵo vere roma, kun siaj ĉambregoj, kiuj memorigas la antikvajn varmbanejojn, siaj lumaj loĝioj, siaj masivaj arkadoj. Kun sep etaĝoj, ĝi leviĝas ĝis 70 metroj; kaj de tie supre estas videbla en sia tuta vasteco de konceptado kaj de realigado la plano de la Ekspozicio de 1942-a.
La aleoj jam longiĝas kun eksterordinara rapideco. Gigantaj magnolioj fiere montras sian foliaron brilan kaj malhelan; la eŭkaliptoj, plantitaj la pasintan jarcenton de la Monakoj Trapistoj, estos aranĝataj en publikaj parkoj kaj donos specialan fizionomion al la tuta regiono. Samtempe la ĝardenoj komencas montri siajn flordesegnojn.
Kunligita al la antikva urba centro per tre rapidaj komunikiloj – el la centro oni atingos ĝin dum nur ok minutoj – la kvartalo kiu akceptos la Ekspozicion estos la ideala kuniĝpunkto de ĉiu moderna aktiveco. La granda proksimeco al la Lido, la mirinda fono de la Albanaj Montetoj, la harmonio de la stratoj kaj de la konstruaĵoj, la brilo de la statuoj, kiuj ornamos ĝin, la grandiozaj fontanoj tiel tradiciaj en Romo, konsistigos unikan kaj nesupreblan komplekson, vere indan je jarmilaj historio kaj arto.

°°°°°

(Traduzione):
RADIO ROMA – ESPERANTO, 23.12.1939
IL QUARTIERE DELL’ESPOSIZIONE DEL 1942
Nella zona delle Tre Fontane, dove nel 1942 si celebreranno le Olimpiadi della Civiltà, il nuovo quartiere monumentale di Roma già comincia ad apparire nettamente nelle sue larghe strade, nei suoi grandiosi viali, nei suoi imponenti edifici.
Ovunque e ad ogni ora, giorno e notte, le gigantesche escavatrici riempiono con il loro frastuono tutta la zona, che un tempo era un’oasi di silenzio. Svariati milioni di tonnellate di terra vengono riversati e trasportati mediante innumerevoli vagoncini, che si alternano incessantemente nella loro corsa; e ovunque c’è una composta agitazione di migliaia di operai, che nel loro pesante lavoro usano quell’attenzione e quella estrema abilità caratteristiche del lavoratore italiano.
Così nasce la nuova città. La sistemazione della zona ha richiesto una pesante fatica, consistente nella spianata di piccole alture e collinette, il riempimento di cavità e fossati, un livellamento generale per dare una base piana e regolare al nascente quartiere. E tutto ciò è stato complicato e reso più difficile da frequenti piccole gallerie e cavità sotterranee per l’estrazione di pozzolana, che dal tempo degli imperatori romani fino al 18° secolo sono state scavate senza alcun criterio logico.
Adesso lo sbancamento è compiuto. Decine di fabbricati nascono ovunque; i magli funzionanti a vapore battono incessantemente; le gru compiono il loro lavoro tranquillo e sistematico. Già il Palazzo della Civiltà Italiana mostra la sua potente massa, che lo rendono simile, come dicono gli operai, ad un Colosseo quadrato; una costruzione davvero romana, con i suoi saloni che ricordano le antiche terme, i suoi luminosi loggiati, le sue massicce arcate. Con sette piani, si innalza fino a 70 metri; e da quell’altezza è visibile in tutta la sua vastità di concezione e di realizzazione il progetto dell’Esposizione del 1942.
I viali già si allungano con straordinaria rapidità. Gigantesche magnolie mostrano fiere il loro fogliame brillante e scuro; gli eucalipti, piantati nel secolo scorso dai Monaci Trappisti, saranno sistemati in parchi pubblici e conferiranno una speciale fisionomia a tutta la zona. Al tempo stesso, i giardini cominciano a mostrare i loro disegni floreali.
Collegato all’antico centro urbano con velocissimi mezzi di comunicazione – dal centro lo si raggiungerà in soli otto minuti – il quartiere che ospiterà l’Esposizione sarà l’ideale punto di congiunzione di ogni attività moderna. La grande vicinanza al Lido, il mirabile sfondo dei Colli Albani, l’armonia delle strade e degli edifici, lo splendore delle statue che l’adorneranno, le grandiose fontane così tradizionali a Roma, costituiscono un complesso unico ed insuperabile, veramente degno di una storia e di un’arte millenarie.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *