Homoj

Josef Beran

La 17-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1969, ekzile en Romo) de la ĉeĥa Kardinalo Josef Beran (1888-1969),
it.wikipedia.org/wiki/Josef_Beran
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
Ĉefepiskopo de Prago, persekutita en Ĉeĥoslovakio jen de la nazia reĝimo jen poste de tiu komunista.
Mi jam parolis pri li la 10-an de junio 2019.

Lidice


Mi transskribas, kun traduko al la itala, artikoleton publikigitan en “Espero katolika” 1966-6; mi aldonas, ke ankaŭ mi havis la honoron renkonti, en Romo, Kardinalon Beran.
Tradicie, la Ĉefepiskopoj de Prago estas esperantistoj (Antonín Eltschkner, Miloslav Vlk) aŭ Esperanto-simpatiantoj (Josef Beran, František Tomášek).


(segue traduzione in italiano)

RENKONTIĜO KUN KARDINALO BERAN
www.esperokatolika.org/ek19661970/ek1966_06.htm#8
Kardinalo Jozefo Beran, veninte de Romo al Vieno kiel gasto de kardinalo König, restis en la aŭstra ĉefurbo dum kelkaj tagoj por ĉeesti la solenaĵojn okaze de la centjara jubileo de la “Unuiĝo de Sankta Metodo”.
La 3-an de aprilo 1966, post la palmodimanĉa meso celebrita de la mirinde modesta kaj afabla altrangulo en la preĝejo “Dia Savanto”, kie regule okazas diservoj por ĉeĥoj, li interparolis kun reprezentanto de la katolikaj esperantistoj, s-ro Walter Mudrak (nia bildo).
Videble ĝojigite, la kardinalo dankis pro la transdonitaj salutoj, kaj denove montris siajn intereson kaj favoron por Esperanto. Kiel konate, li mem estas sincera amiko kaj granda akcelanto de Esperanto, kaj ankaŭ, lia patro estis esperantisto.
W. M. (“Espero Katolika” 1966-6)

°°°°°
(traduzione)
INCONTRO CON CARDINALE BERAN
Il Cardinale Josef Beran, venuto da Roma a Vienna come ospite del Cardinale König, è rimasto nella capitale austriaca alcuni giorni per presenziare ai festeggiamenti per il centenario dell’Unione di San Metodio.
Il 3 aprile 1966, dopo la Messa delle Palme celebrata dal mirabilmente modesto ed affabile personaggio nella chiesa del Salvatore, dove hanno luogo regolarmente cerimonie religiose per i cechi, ha parlato con il rappresentante dei cattolici esperantisti, Sig. Walter Mudrak (v. foto).
Visibilmente rallegrato, il Cardinale ha ringraziato per i saluti che gli venivano trasmessi, ed ancora una volta ha mostrato il suo favore e il suo interesse per l’Esperanto. Come è noto, è un sincero amico e un grande sostenitore dell’Esperanto, ed inoltre, suo padre era esperantista.
W. M. (“Espero Katolika” 1966-6)

2 pensoj pri “Josef Beran

    1. Ne estas Vikipedia pagho en Esperanto pri Beran, tial mi devis indiki tiun en itala lingvo; en ghi estas tre detale priskribita la tuta travivajho (la teksto estas tro ampleksa, por ke mi povu gin traduki nun kaj chi tie ; eble mi tion faros en estonteco, se mi denove pritraktos la temon).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *