Sen kategorio

Florence Nightingale

La 12-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1820) de la brita flegistuno kaj socia reformantino Florence Nightingale (1820-1910),
eo.wikipedia.org/wiki/Florence_Nightingale
Ŝi distingiĝis, aparte, dum la Krimea milito (1853-1856);
eo.wikipedia.org/wiki/Krimea_milito
ŝi estas memorigata kiel “The Lady with the Lamp” (La Damo kun la lanterno), ĉar dumnokte ŝi asistis la vunditojn havigante al si lumon per petrola lampo.
Preter la homa aspekto, Florence Nightingale estas konsiderata la fondintino de la moderna flegista asistado; superante ankaŭ la antaŭjuĝojn kaŭzitajn de la fakto, ke ŝi estis virino en medio (tiu militista) regata de viroj, ŝi batalis por profunda reorganizo de la Armea Sanitara Servo kaj la antaŭenigo de la flegista profesio (tial, la 12-a de majo estis proklamita “Internacia Flegista Tago”).
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, atentigante pri du kuriozaĵoj:
– ŝi estis nomita “Florence” (la angla formo de “Firenze/ Florenco”) ĉar ŝi naskiĝis en Firenze/ Florenco; laŭ la sama kriterio, ŝia sfratino, naskiĝinta en Napoli/ Napolo, nomiĝis “Parhenope” (la iama nomo de Napolo);
– en la Baziliko de Sankta Kruco en Florenco (kie, laŭ la fama Odo “De’ Sepolcri/ Pri la Tomboj” de Ugo Foscolo, estas gardataj la “itale glorie” – italaj gloroj)

Ugo Foscolo – Pri la tomboj


estas monumento kun la statuo de Florence Nightingale.
Mi aldonas:
– belgan poŝtmarkon dediĉitan al Florence Nightingale;
– artikolon pri Florence Nightingale, publikigitan (dum la dua monda milito) en “Franca Esperantisto” 1940-3, p. 22.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *