Homoj

Ivan Cankar

La 10-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1876) de la slovena poeto, verkisto, dramisto kaj politika aktivulo Ivan Cankar (1876-1918),
eo.wikipedia.org/wiki/Ivan_Cankar
konsiderata la plej granda verkisto en slovena lingvo, engaĝita en la pritrakto de sociaj kaj moraj temoj.
Inter liaj verkoj, aparte elstaras la rakonto “Hlapec Jernej in njegova pravica” kaj la romano “Hiša Marje Pomočnice”; ili ambaŭ estis traduktaj al Esperanto:
– “Servulrajto” (La servulo Jernej kaj lia rajto), trad. Jakob Stefančić., Slav. Brod, La suda stelo, 1933;
– “La domo de Maria Helpantino”, trad. Vinko Ošlak, Jadwiga, Krakovo 1999; rete:
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20cankar,%20ivan%20-%20la%20domo%20de%20maria%20helpantino.pdf
La 8-an de aŭgusto 1968, dum la 53-a Universala Kongreso de Esperanto de Madrido, aktoro Srdjan Flego ludis la version en Esperanto de la unupersona teatraĵo “Skodelica kave” (Taso da kafo).
Bildo: Ivana Kobilca (1861-1926), “Kofetarica” (La kafotrinkantino), detalo, Ljubljano, Nacia Galerio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *