Homoj

Pitigrilli

La 9-a de majo esta la datreveno de la naskiĝo (en 1893) de la itala verkisto kaj ĵurnalisto Dino Segre, konata per la pseŭdonimo Pitigrilli (1893-1975),
it.wikipedia.org/wiki/Pitigrilli
kiu havis grandan sukceson en la periodo inter la du mondaj militoj, precipe pro pikaj eldiraĵoj, vortludoj, kaj nerespektema sprito (ekzemple, li skribis “Filatelistoj estas kolektantoj de internaciaj kraĉoj”).
Kvankam laŭdevene judo (sur la patra flanko), li estis fi-denuncisto de la faŝista politika polico (OVRA); kiam, en 1946, tio fariĝis publike konata, lia populareco abrupte falegis.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio (ne ekzistas, tamen, tiu en Esperanto), atentigante pri kuriozaĵo: la artista nomo “Pitigrilli” estas la proksimuma italigo de la franca nomo (Petit gris) de sciuro (Sciurus vulgaris), per kies pelto estis tegita la manteleto de la infana Dino.
Mi aldonas:
– slovenan poŝtmarkon de 2007 kun sciuro (Sciurus vulgaris);
– la recenzojn de du libroj de Pitigrilli, publikigitajn en “Literatura Mondo” 1933-9, p. 144 e 1933-11, p.175 (respektive, “L’esperimento di Pott” – La vojo al la amo kaj “Cocaina” – Kokaino).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *