Eventoj

Vakcinado

Falis sub miajn manojn (pli precize, sub miajn okulojn, ĉar mi ĝin legas en la reto) la numero de decembro 2012 de “Monato”.

Mi legas en ĝi artikolon (aldonitan), kiu igas min mediti el pluraj vidpunktoj: oni esprimas la petdeziron, ke, danke al amasa vakcinado, en 2020 la mondo estos sen morbilo”, malsano kaŭzita de “viruso kiu transmisiiĝas aergute”, kaj kiu en 2008 trafis en la mondo 20 milionojn da personoj, kun 164.000 mortintoj.

Mi lasas al la legantoj la pripensojn kaj la konkludojn.

Mi aldonas bildon de svisa poŝtmarko, eldonita favore al la bezonantoj pro la kronvirusa pandemio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *