Homoj

Vincenzo Cardarelli

La 1-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1887) de la itala poeto, verkisto kaj ĵurnalisto Nazareno Caldarelli, konata kiel Vincenzo Cardarelli (1887-1959).
it.wikipedia.org/wiki/Vincenzo_Cardarelli
(Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Mi jam parolis pri li la 1-an de majo 2019.

Vincenzo Cardarelli


Mi transskribas (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto) la poeziaĵon “Gabbiani” (Mevoj).
Mi aldonas:
– la memortabulon sur la roma hejmo de Vincenzo Cardarelli (naskiĝinta en Tarquinia ĉe la Latia marbordo), en strato “Cola di Rienzo” 32, kun la versoj de la poeziaĵo “Gabbiani” (Mevoj);
– poŝtmarkon de 2013 de Princlando Monako, kun mevo (Larus michahellis).


GABBIANI

Non so dove i gabbiani abbiano il nido,
ove trovino pace.
Io son come loro
in perpetuo volo.
La vita la sfioro
com’essi l’acqua ad acciuffare il cibo.
E come forse anch’essi amo la quiete,
la gran quiete marina,
ma il mio destino è vivere
balenando in burrasca.

Vincenzo Cardarelli

°°°°°

MEVOJ

La mevoj kie nestas mi ne scias,
kien paciĝas ili.
Mi estas kiel mevoj,
en daŭra forflugado.
La vivon mi ektuŝas
kiel por kapti manĝon ili l’ akvon.
Kaj eble kiel ili amas mi l’ kvieton,
la vastan mar-kvieton,
sed fato mia estas
vivadi ŝtormobrile.

Vincenzo Cardarelli, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”,
LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 108)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *