Sen kategorio

Otto Jespersen

La 30-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1943) de la dana lingvisto Otto Jespersen (1860-1943),
eo.wikipedia.org/wiki/Otto_Jespersen
fama pro siaj studoj pri “interlingvistiko”, la scienca fako, kiu (kiel memorigas Federico Gobbo en “L’Esperanto” 2010-5, septembro-oktobro 2010, p. 19), havas kiel esploran kampon “la kreadon de la reguloj de la interlingvoj, tio estas, de la helpaj lingvoj konstruitaj por la skriba kaj parola uzo inter homaj estuloj, kiuj ne havas komune ka saman patrinan lingvon”.
Jespersen, deirinte de Esperanto, unuamomente alvenis al la reformita Esperanto konata per la nomo “Ido”, kaj poste al “Novial”, tamen restintaj sen amasa sekvo inter la internaciaj planlingvoj.
Kiel estas facile imageble, la esperantista gazetaro okupiĝis plurfoje pri Jespersen, ĝenerale en kritika formo.
Mi aldonas:
– la kovrilon de vortareto Esperanto-Ido, de Hans Jakob, de 1934;
– artikolon tiritan el “Brita Esperantisto” 1908-44, p.147.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *