Lokoj

Kinourbo

La 28-an de aprilo 1937 estis inaŭgurita en Romo, je la deka kilometro de la vojo “Tuscolana” (kiu kondukas al Frascati, la iama Tusculum), la “Città del Cinema” (Kinourbo), konata kiel “Cinecittà”,
eo.wikipedia.org/wiki/Cinecitt%C3%A0
kies laboroj komenciĝis la 26-an de januaro 1936, post kiam en 1935 furioza brulego detruis la kinajn instalaĵojn de la filmokompanio “Cines” (kiuj situis, tamen, je rimarkinda distanco, tuj ekster la urbaj Muregoj, en la zono de Sankta Johano ĉe Laterano).
La tutaĵo de Cinecittà estis vigle volita de la faŝista reĝimo, kaj aparte de Benito Mussolini, kiuj vidis en la kinematografio potencan instrumenton de nacia propagando.
Precipe en la postmilito, Cinecittà alprenis internacian gravecon kaj famon, pro vico da kolosaj produktaĵoj (“Quo vadis”, “Ben Hur”, “Cleopatra”) kaj pro la alta kvalito de la produktitaj filmoj (47 ricevis la Oskar-Premion).
La tutaĵo trasuferis nekredeblajn travivaĵojn (bone detaligitajn en la itala paĝo de Vikipedio), kaj nuntempe estas publika propraĵo.
Naskiĝinte en izolita zono je la ekstrema sud-orienta periferio de Romo (tiom ke dum longa tempo ĝi estis konsiderata “ekster la urbo”), hodiaŭ la tutaĵo estas ĉirkaŭita de tuta kvartalo, kiu ĝuste nomiĝas “Cinecittà”, kun ĉirkaŭ 400.000 loĝantoj; apud ĝi estas la ekstera kapstacio de la linio “A” de la subfervojo, tuj antaŭ la granda ringovojo, kiu ĉirkaŭas Romon (“Grande Raccordo Anulare” – GRA, Granda Ringovojo).
Mi transskribas (kun traduko al la itala) mallongan artikolon dissenditan la 5-an de majo 2007 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma-Esperanto, RAI International, RAI Internacia), en la kadro de la elsendoj al eksterlando, kaj aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 2007, laŭ skizo de Silvia Isola, pro la 70-a datreveno de Cinecittà. La bildo prezentas, en perspektivo, detalon de la enirejo de la historia sidejo de la kinostudioj, en Romo, kie estas lokita la ŝildo “CINECITTÀ”; en la unua ebeno, maldekstre, estas bildigita reĝisoro kun kamerao;
– la paspermeson, kiun mi utiligis la 4-an de majo 2007 por aliri la Radian Centron RAI de Romo Saxa Rubra, por registri la elsendon de la posta tago.


RADIO ROMA – ESPERANTO
RAI INTERNATIONAL – RAI INTERNAZIONALE – RAI INTERNACIA
5.5.2007

Cinecittà (la roma Kinourbo) plenumas sepdek jarojn. Okcent invititoj festis hieraŭ tiun datrevenon, partoprenante en spektakleca vespera evento, aranĝita interne de studio kiu reproduktis Romon en la imperia epoko. Multaj la ĉeestoj, de Sophia Loren ĝis Wim Wenders: iu internacia omaĝo al la plej granda “kinourbo” en Eŭropo, naskiĝinta je tempo rekorda en 1937 sur la cindroj de pli frua filmokompanio Cines. Kvardek hektaroj da surfaco, en kiu trovas lokon dudek studioj, tricent inter aktoraj budoj kaj oficejoj, kaj dudek unu ĉambroj por ŝminkado. En Cinecittà estis faritaj, ĝis nun, pli ol trimil filmoj.
°°°°°
Cinecittà compie 70 anni: 800 invitati hanno festeggiato ieri il compleanno, partecipando ad una serata evento spettacolare preparata all’interno di un set che riproduceva la Roma imperiale. Tante le presenze, da Sophia Loren a Wim Wenders: un omaggio internazionale alla più grande “città del cinema” europea, nata a tempo di record nel 1937 sulle ceneri della Cines. 40 ettari di superficie, nella quale trovano posto 20 teatri di posa, 300 tra camerini ed uffici, e 21 sale di trucco. A Cinecittà sono stati girati, finora, più di 3.000 film.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *