Homoj

Ludwig Uhland

La 26-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1787) de la germana poeto kaj politikisto Ludwig Uhland (1787-1862).
eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland
Mi jam parolis pri li la 26-an de aprilo 2018

Ludwig Uhland


kaj la 26-an de aprilo 2019.

Ludwig Uhland


Hodiaŭ mi transskribas (en la germana, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) la poeziaĵon “Die Kapelle” (La kapelo – La cappella) – muzikigitan de pluraj komponistoj, inter kiuj Robert Schumann – kiu en ia senco antaŭas la “Spoon River Anthology” (Antologio de Spoon River) de Edgar Lee Masters.

Edgar Lee Masters


Mi aldonas portreton de Ludwig Uhland.


DIE KAPELLE

Droben stehet die Kapelle,
schauet still ins Tal hinab,
drunten singt bei Wies’ und Quelle
froh und hell der Hirtenknab.

Traurig tönt das Glöcklein nieder,
schauerlich der Leichenchor;
stille sind die frohen Lieder,
und der Knabe lauscht empor.

Droben bringt man sie zu Grabe,
die sich freuten in dem Tal.
Hirtenknabe, Hirtenknabe!
dir auch singt man dort einmal.

Ludwig Uhland

°°°°°

LA CAPPELLA

Tacita la cappella in cima all’erta
guarda la valle, in cui lungo il ruscello
fa l’erbosa echeggiar piaggia deserta
il pastorello.

Mesto della campana il suon discende
e il coro sepolcral commisto a quello:
cessa il gaio cantar, l’orecchio intende
il pastorello.

Tutti, che nella valle hanno soggiorno,
van colassù portati entro l’avello,
e per te ancor lassù cantasi un giorno,
o pastorello!

Ludwig Uhland, trad. Nicola Negrelli, 1847

°°°°°

LA KAPELO

Supre staras sur la monto
la silenta kapeleto,
en la valo, ĉe la fonto,
ĝoje kantas paŝtisteto.

Sonorado, mortkantado
nun eksonis tra l’ silento,—
haltis knabo en kantado
kaj aŭskultas kun atento.

En la tombojn de l’ monteto
el la valo ĉiu venos.
ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
oni iam tien prenos.

Ludwig Uhland, trad. L. L. Zamenhof
(“Fundamenta krestomatio”, 1903)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *