Objektoj

Kodo de Justiniano

La 16-an de aprilo 529 ekvalidis la “Justiniana Kodo” (“Codex Iustinianeus primus” aŭ “Codex Iustinianeus vetus”),
eo.wikipedia.org/wiki/Kodo_de_Justiniano
unua kerno de tio, kio, pere de postaj kompletigoj, formis la “Corpus iuris civilis”, la organikan kolekton de juraj normoj, kiu ankoraŭ nun konsistigas la bazon de la civila juro en la juraj sistemoj laŭ roma tradicio, kaj liveras jurajn formulojn en latino.
Flavius Petrus Sabbatius Iustinianus (en Esperanto, Justiniano la 1-a aŭ Justiniano la Granda), (482-565),
eo.wikipedia.org/wiki/Justiniano_la_1-a
lasta romia Imperiestro de Oriento je latina lingvo kaj kulturo, estas fama pro pluraj kialoj, kelkaj gloraj (la Kodo, la reakiro al la Imperio de vastaj teritorioj okupitaj de barbaroj inkluzive de Italio mem, la konstruo de la Baziliko de Sankta Sofia – Αγία Σοφία, Hagia Sophia, Hagia Sofia, propre dirite ne Sanktulino, sed la Dia Saĝeco – en Konstantinopolo/ Istanbulo,
eo.wikipedia.org/wiki/Hagia_Sofia
la florado de la historia kaj beletra kulturo), aliaj doloraj (la pesto, kiu en la jaroj 541-542 dezertigis la Imperion, mortigante 50-100 milionojn da homoj).
it.wikipedia.org/wiki/Peste_di_Giustiniano
Pri Justiniano oni memorigas ankaŭ lian edzinon, la Imperiestrinon Teodora, kiu ludis gravan rolon en la decidoj de la edzo (kaj estas konate, ke “malantaŭ ĉiu granda viro staras granda virino”).
eo.wikipedia.org/wiki/Teodora_la_1-a
Dante Alighieri amplekse prezentas Justinianon en la “Dia Komedio” (Paradizo, 6-a kanto); ĉi tie mi limiĝas citi la versojn 10-12, kiuj koncernas lian agadon de jura simpligo:

Cesare fui e son Iustiniano,
che, per voler del primo amor ch’i’ sento,
d’entro le leggi trassi il troppo e ’l vano.

°°°°°

Cezar’ mi estis, nun Justiniano:
vole de l’ inspiranta min Praamo
forigis troon de l’ leĝar’ kaj vanon.
(trad. Giovanni Peterlongo)

°°°°°

Cezar’ mi estis, estas Justiniano,

kiu laŭ volo de l’ Praamo viŝis
la leĝojn de troeco kaj de vano.
(trad. Enrico Dondi)
Mi aldonas jenajn bildojn:
– mozaikon de la Baziliko de Sankta Vitalo en Raveno, en kiu Justiniano estas prezentita kun la ora aŭreolo de la Sanktuloj;
– unu el la vatikanaj poŝtmarkoj de 1934 pro la 14-jarcenta datreveno de la Justiniana Kodo;
– italan poŝtmarkon de 2004, laŭ skizo de Cristina Bruscaglia, kun la bildo de Teodora tirita el mozaiko de la Baziliko de Sankta Vitalo en Raveno.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *