Homoj

Rosalba Carriera

La 15-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1757) de la venecia pentristino Rosalba Carriera (1673-1757)
it.wikipedia.org/wiki/Rosalba_Carriera
(ne ekzistas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto).
Mi jam parolis pri ŝi la 7-an de oktobro 2017.

Rosalba Carriera


Mi transskribas, aldonante la tradukon al la itala, artikolon surondigitan de Radio Roma – Esperanto (en la kadro de la elsendoj al eksterlando) la 14-an de februaro 1971.
Mi aldonas poŝtmarkon de 1976 de Germana Demokrata Respubliko (GDR), kiu reproduktas la pentraĵon de Rosalba Carriera “Die Luft,” (La aero), konservita en la Pinakoteko de Dresdeno (Dresden, Gemäldegalerie Alte Meister).


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 14.2.1971
Luigi Minnaja: LA ITALA PENTRISTINO ROSALBA CARRIERA

Je la lumo de lampo en modesta domo de Venecio iu knabino ofte ilustradis la randojn de la paĝoj, sur kiuj ŝi studis, kaj desegnadis figuretojn. Ŝi estis Rosalba Carriera, naskiĝinta en Venecio en 1675. Ŝi tre amis ankaŭ muzikon; ŝi ludadis violonon, klavicenon, kaj kantadis.
Konstatinte ŝian eksterordinaran inklinon, la patro studigis al ŝi desegnon kaj pentradon ĉe elstaraj majstroj; kaj, kiam ŝi spertiĝis, ŝi komencis pentri bildojn por sin vivteni kaj helpi sian familion. Ŝia fratino Giovanna, kiu ne edziniĝis, restis ĉiam kun ŝi por mastrumi, por pretigi kolorilojn kaj kartonojn, por aranĝi familiajn festojn, samtempe legante librojn, ludante klavicenon kaj pentrante ŝi mem: tiu duo estis vere escepta en la tiama societo, en kiu la virino vante ĝuadis en nenifarado.
Kiam la patro, fariĝinte registara funkciulo, devis ofte vojaĝi, Rosalba ameme lin akompanis, pentrante paŝtelajn portretojn; kaj en tiu pentrado ŝi brilegis, superante eĉ famajn pentristojn. Ŝi ankaŭ miniaturis kaj gravuris. Ŝiaj miniaturoj estas etaj tre delikataj pulsantaj vivoj eternigitaj per la pinto de la peniko.
Al Venecio ofte alvenadis potencaj fremduloj, eminentuloj, Reĝoj. Alvenis Frederiko la 3-a, Reĝo de Danlando; Frederiko Aŭgusto la 3-a, Reĝo de Pollando; Karlo, Duko de Bavarujo; la Princo de Meklemburgo, kaj aliaj altranguloj, kiuj vizitadis ŝian studion kaj laŭdadis la modestan pentristinon. Ĉiujn ŝi pentris paŝtele, vekante grandan admiron pro la travidebla natureco de la karnoj, la perfekteco de la desegno, la vereco de la koloroj; kaj ofte pro la efike prezentitaj spirito kaj karaktero de la pentrito.
Tiel, en epoko, en kiu la famo bezonis longan tempon por transpasi la landlimojn, pro la malabundo kaj malrapido de la transportiloj, kaj la manko de disvastigitaj gazetoj, la famo de Rosalba Carriera flugis eksterlanden.
Post la morto de sia patro, ŝi iris al Parizo, kunkondukante sian patrinon, siajn du fratinojn kaj la bofraton Antonio Pellegrini, kiu estis tre rapida en la pentra dekorado de salonoj. En Parizo ŝi travivis siajn du plej belajn jarojn en seninterrompa laborado riĉe rekompencita, kiel oni povas kompreni de ŝia Taglibro de la jaroj 1720 kaj 1721, en kiu ŝi rakontas ankaŭ pri la vizitoj, kiujn ŝi ricevis kaj faris, kaj pri la portretoj kaj mitologiaj figuroj, tiam laŭmodaj, kiujn ŝi senhalte pentris.
Poste, ŝi revenis al Italujo, kie la Duko de Modena volis ŝin restigi en sia kortego kvar monatojn, dum kiuj ŝi faris la portretojn de la tuta duka familio. En 1735 ŝi veturis al Vieno, kie ŝi pentris la portretojn de la Habsburgaj Princoj.
Ĉe sia reveno al la Venecia laguno ŝi ne ripozis; ŝi ankoraŭ daŭre laboradis gis ŝi fariĝis 70-jara. Poste ŝi blindiĝis, kio estis grandega sufero por tiu spirito avida je koloroj kaj lumo. Fakte, ŝi perdis la prudenton kun tre doloraj fenomenoj, kiujn la senila demenco, bedaŭrinde, kaŭzas iufoje tuj antaŭ la fino. Imagu, ke Rosalba Carriera konserviĝis ekde la infanaĝo dum la tuta vivo pia kaj religia; kontraŭe, en la lastaj tagoj ŝi montris malŝaton, mokon, abomenon al la sanktaĵoj; tamen ne mankis al ŝi la kompato, la religia pardono kaj la preĝoj de la aliaj personoj.
La 15-an de aprilo 1757, dum la naturo estis refloranta, forpasis en Venecio tiu mirinda artistino, kiu en la portretoj kaj en aliaj pentraĵoj kapablis reprezenti tiom da vivo, jen ridetanta, jen serioza, jen delikatega, jen meditema. Sub la perukoj pudritaj, revivas, oni povas diri, la 18-a jarcento de ŝi reproduktita en tiom da vizaĝoj en diversaj hararanĝoj. La Kabineto de la Paŝteloj de la Galerio de Dresdeno, tiel riĉa je italaj ĉefverkoj, samkiel la Muzeo de Louvre en Parizo, fieras pro valora kolekto da paŝteloj kaj da tre delikataj kaj esprimoplenaj miniaturoj de la fama venecia pentristino. Rosalba Carriera malmulte pentris per oleo: ŝia regno estis la paŝtelo.
Frederiko Aŭgusto la 3-a, Reĝo de Pollando, kies amikecon Rosalba ĝuis, volis aĉeti je kiu ajn prezo plurajn portretojn, kiujn la aŭtorino tenis ĉe si. Ili estis ripetaĵoj de portretoj pri eminentuloj, kaj per kiuj iom post iom ŝi estis farinta al si personan galerion.
Laŭ ŝia deziro, oni entombigis ŝin apud la fratino Giovanna, en la preĝejo de S. Vio en Venecio; sed en 1813 la preĝejo estis malkonstruita, kaj pri Rosalba Carriera oni povis savi nur la tomboŝtonon kun la nomo.

°°°°°
(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 14.2.1971
Luigi Minnaja: LA PITTRICE ITALIANA ROSALBA CARRIERA
Trad. Antonio De Salvo

Al lume di una lampada in una modesta casa di Venezia una bambina spesso illustrava i margini delle pagine su cui studiava, e disegnava piccole figure. Era Rosalba Carriera, nata a Venezia nel 1675. Amava molto anche la musica: suonava il violino, il clavicembalo, e cantava.
Constatata la sua straordinaria inclinazione, il padre le fece studiare disegno e pittura presso eminenti maestri; e, quando divenne esperta, cominciò a dipingere figure per mantenersi e aiutare la famiglia. Sua sorella Giovanna, che non si sposò, rimase sempre con lei per badare alla casa, per preparare colori e cartoni, per organizzare feste familiari, al tempo stesso per leggere libri, anche lei suonando il clavicembalo e dipingendo; quella coppia costituiva una vera eccezione nella società del tempo, in cui la donna si beava di non far niente.
Quando il padre, divenuto funzionario del Governo, doveva spesso viaggiare, Rosalba amorevolmente lo accompagnava, dipingendo ritratti a pastello; e in quella pittura eccelse, superando anche famosi pittori. Anche miniava e incideva. Le sue miniature sono piccole delicatissime vite eternate in punta di pennello.
A Venezia arrivavano spesso potenti stranieri, persone importanti, Re. Vennero Federico III, Re di Danimarca; Federico Augusto III, Re di Polonia; Carlo, Duca di Baviera; il Principe del Meclemburgo e altri personaggi di alto rango, che visitavano il suo atelier e osannavano la modesta pittrice. Li dipinse tutti a pastello, destando grande ammirazione per la trasparente naturalezza degli incarnati, la perfezione del disegno, la verità dei colori; e spesso per l’efficace rappresentazione dello spirito e del carattere del soggetto dipinto.
Così, in un’epoca in cui la fama aveva bisogno di molto tempo per varcare i confini, per la scarsezza e la lentezza dei mezzi di trasporto e l’assenza di diffusi giornali, la fama di Rosalba Carriera volò all’estero.
Dopo la morte del padre, Rosalba andò a Parigi, portando con sé la madre, le due sorelle e il cognato Antonio Pellegrini, che era molto veloce a decorare le sale a pittura. A Parigi visse i suoi due anni più belli, lavorando senza posa con ricco compenso, come si può capire dal suo Diario degli anni 1720 e 1721, in cui racconta anche le visite ricevute e fatte, e i ritratti e le figure mitologiche, allora di moda, che dipingeva incessantemente,
Poi tornò in Italia, dove il Duca di Modena volle trattenerla alla sua corte quattro mesi, durante i quali fece i ritratti di tutta la famiglia ducale. Nel 1735 si recò a Vienna, e dipinse i ritratti dei Principi d’Asburgo.
Al suo ritorno alla laguna di Venezia non si riposò; continuò a lavorare intensamente fino ai 70 anni. Poi divenne cieca, il che fu un’enorme sofferenza per quello spirito bramoso di colori e di luce. Infatti, perse il senno, con fenomeni molto dolorosi, che la demenza senile purtroppo causa a volte prima della fine. Si pensi che Rosalba Carriera si mantenne fin dall’infanzia per tutta la vita pia e religiosa; invece, negli ultimi giorni mostrò disprezzo, scherno, nausea per le cose sante; tuttavia non le mancarono la pietà, il religioso perdono e le preghiere degli altri.
Il 15 aprile 1757, mentre la natura tornava a fiorire, morì a Venezia quella artista, che nei ritratti e in altri dipinti fu capace di rappresentare tanta vita, sia sorridente, sia seria, sia profondamente delicata, sia pensierosa. Sotto le parrucche incipriate, rivive, si può dire, il 18° secolo da lei riprodotto in tanti volti dalle diverse pettinature. Il Gabinetto dei Pastelli della Galleria di Dresda, così ricco di capolavori italiani, come pure il Museo del Louvre a Parigi, vanno fieri di una preziosa collezione di pastelli e di miniature molto delicate ed espressive della famosa pittrice veneziana. Rosalba Carriera dipinse poco ad olio: il suo regno era il pastello.
Federico Augusto III, Re di Polonia, di cui Rosalba godeva l’amicizia, volle comprare a qualunque prezzo molti ritratti, che l’autrice teneva presso di sé. Erano repliche di ritratti di personaggi importanti, con i quali un po’per volta si era fatta una galleria personale.
Secondo il suo desiderio, fu sepolta accanto alla sorella Giovanna, nella chiesa di S. Vio a Venezia; ma nel 1813 la chiesa fu demolita, e di Rosalba Carriera si poté salvare soltanto la lapide con il nome.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *