Homoj

Claudio Magris

La 10-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1939) de la itala (triesta) verkisto, eseisto, tradukisto, profesoro kaj politikisto Claudio Magris,
eo.wikipedia.org/wiki/Claudio_Magris
inter la ĉefaj spertuloj pri mezeŭropa literaturo, kun aparta rigardo al la habsburga mito kaj al la juda vejno, kaj akramensa interpretanto de la triesta kaj landlima animo (ekzemple, en “Trieste. Un’identità di frontiera”, Torino, Einaudi 1982 – Triesto, landlima identeco).
En 2013, peco tirita el lia eseo “L’infinito viaggiare” (La senfina vojaĝado) estis proponita al la italaj kandidatoj al la abiturienta ekzameno (mi ĝin parte transskribas sube).
La 24-an de oktobro 2019 la Universitato de Parmo havigis al li la honoran magistrecon pri Juro: kvankam povas ŝajni strange, ke la rekono iris ne al la agado de eseisto kaj verkisto de Magris (unu el la plej prestiĝaj figuroj de la nuntempa itala kulturo, en 2007 tute proksima al la Nobel-Premio pri Literaturo), la elekto volis atesti lian sindevigon pri la temo de kulturo kiel sumo kaj kunplektaĵo de malsamaj kulturoj.
Lia romano “Non luogo a procedere” (Milano, Garzanti, 2015) estis tradukita al Esperanto de Carlo Minnaja kun la titolo “La muzeo de milito” (FEL, Antwerpen, 2019).
Mi aldonas:
– foton, kiun mi faris la 3-an de novembro 1961 en Gorizia (Gorico), kun la bildo de tiu, kiu tiam estis la “provizora landlimo” inter Italio kaj Jugoslavio (hodiaŭ, definitiva landlimo inter Italio kaj Slovenio), tute meze de la urbo;
– la kovrilon de la libro “La muzeo de milito”.


(sekvas traduko al Esperanto)

 

Non c’è viaggio senza che si attraversino frontiere politiche, linguistiche, sociali, culturali, psicologiche, anche quelle invisibili che separano un quartiere da un altro nella stessa città, quelle tra le persone, quelle tortuose che nei nostri inferi sbarrano la strada a noi stessi. Oltrepassare frontiere; anche amarle – in quanto definiscono una realtà, un’individualità, le danno forma, salvandola così dall’indistinto ma senza idolatrarle, senza farne idoli che esigono sacrifici di sangue. Saperle flessibili, provvisorie e periture, come un corpo umano, e perciò degne di essere amate; mortali, nel senso di soggette alla morte, come i viaggiatori, non occasione e causa di morte, come lo sono state e lo sono tante volte

Claudio Magris, L’infinito viaggiare, Mondadori, Milano 2005.

°°°°°

(traduko)

 

Ne ekzistas vojaĝo sen transpaso de landlimoj – politikaj, lingvaj, sociaj, kulturaj, psikologiaj, eĉ tiuj nevideblaj, kiuj apartigas unu kvartalon de alia en la sama urbo, tiuj inter la personoj, tiuj tordaj, kiuj en niaj intimaĵoj baras la vojon al ni mem. Transpasi landlimojn, ankaŭ ami ilin – tial, ke ili difinas iun realon, iun individuecon, donas al ĝi formon, tiel savante ĝin de la nedistingeco – sed ne idolkultante ilin, ne igante ilin idoloj, kiuj postulas sangajn oferojn. Sciante, ke ili estas flekseblaj, provizoraj kaj mortontaj, samkiel homa korpo, kaj tial indaj esti amataj; mortemaj, tio estas elmetitaj al la morto, kiel la vojaĝantoj, ne mortigaj, ne okazo kaj kaŭzo de morto, kiaj ili estis kaj estas plurfoje….

Claudio Magris, L’infinito viaggiare, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *