Homoj

Ferruccio Busoni

La 1-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1866) de la itala (civitanigita germana) pianisto, komponisto, muzika instruisto kaj muzika teoriulo Ferruccio Benvenuto Busoni, konata kiel Ferruccio Busoni (1866-1924).

eo.wikipedia.org/wiki/Ferruccio_Busoni 

Filo de toskana patro (klarnetisto) kaj triesta patrino laŭ germana (bavara) deveno (pianistino), li kreskis en Triesto (tiam, aŭstra), sekvante siajn gepatrojn en iliaj artistaj vojaĝoj.

Frutempe alvojigita al muziko, li debutis kiel pianisto je 7 jaroj, kaj je 12 jaroj li komponis koncerton por piano kaj arĉaj instrumentoj.

Li studis en Graz (Aŭstrio); li estis poste en Vieno (Aŭstrio), Lepsiko (Germanio), Helsinkio (Finnlando, tiam Rusio), Moskvo (Rusio), Bostono (Usono), Berlino (Germanio).

Kiam eksplodis la unua monda milito, Busoni estis en Italio, kiel direktoro de la Konservatorio de Bolonjo; per ne malamikigi al si la italojn kaj la germanojn, li translokiĝis al Zuriko (Svislando).

Li revenis al Berlino en 1920, farante turneojn en Londono (Britio) kaj en Romo.

En Berlino li mortis, kaj estas entombigita.

Busoni estis ankaŭ ŝatata muzika teoriulo, serĉante la novon sen malkonfesi la pasinton (interalie, li estis antaŭulo de elektrona muziko).

En “Literatura Mondo” de aprilo 1923, p. 61-63, estas la traduko al Esperanto de ero el lia libro “Entwurf einer neuen Ästhetik der Tonkunst (Skizoj al la nova estetiko de la muzikarto).

Mi aldonas:

– maksimumkarton formitan per la itala poŝtmarko de 1975 honore al Busoni; la poŝta stampo estas tiu de Empoli (Florenco), naskiĝurbo de la  muzikisto;

– la artikolon de “Literatura Mondo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *