Homoj

Charlotte Bronte

La 31-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1855) de la angla verkistino kaj poetino laŭ irlanda deveno Charlotte Brontë (1816-1855),

eo.wikipedia.org/wiki/Charlotte_Bront%C3%AB 

konata ĉefe pro la membiografia romano “Jane Eyre”, publikigita (en 1847) kun la pseŭdonimo Currer Bell (oni longe diskutis, pri kiu efektive temas, kaj eĉ, ĉu li/ ŝi estas viro aŭ virino).

Mi jam aludis Charlotte Brontë, kiam mi parolis pri ŝia fratino Emily, ankaŭ ŝi verkistino (samkiel alia fratino, Anne).

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/07/30/emily-bronte/ 

Ĉiuj tri fratinoj Brontë mortis junaĝe: Emily (1818-1848) je 30 jaroj, Anne (1820-1849) je 29, kaj Charlotte (la plej “longviva”) je 39.

“Jane Eyre”, unu el la ĉefverkoj de la monda literaturo, havis sennombrajn adaptojn, teatrajn, filmajn kaj televidajn.

La romano estis tradukita al Esperanto de Hendrik Bulthuis, kaj publikigita en 1931; lingve reviziita versio estas rete alirebla en du partoj:

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20bronte,%20charlotte%20-%20jane%20eyre%201.pdf

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20bronte,%20charlotte%20-%20jane%20eyre%202.pdf 

Mi aldonas britan poŝtmarkon de 1980 honore al Charlotte Brontë kaj ŝia romano “Jane Eyre”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *