Homoj

Wilhelm Konrad Röntgen

La angla termino “serendipity” (en Esperanto, “serendipo” aŭ “bonŝanca hazardo”) estis kreita en 1754 de la angla verkisto Horace Walpole (1717-1797), por indiki la bonŝancon fari eltrovojn hazarde, trovi ion dum oni serĉis alion.

eo.wikipedia.org/wiki/Serendipo 

Ekzemplo, kiu tuj venas al la menso, estas tiu de Kristoforo Kolumbo, kiu serĉante Orienton malkovris anstataŭe Amerikon.

La plej impresaj ekzemploj, tamen, venas de la sciencistoj, kiuj ŝajne havas misteran kapablon tiri profiton el hazardaj cirkonstancoj, kiel okazis al la germana fizikisto Wilhelm Konrad Röntgen (1845-1923), Nobel-Premiito pri Fiziko en 1901,

kies naskiĝo datrevenas la 27-an de marto, 

eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Conrad_R%C3%B6ntgen 

Trafita de daltonismo (neĝusta percepto de la koloroj), Röntgen plenumis en plena mallumo eksperimentojn pri katodaj radioj; la vesperon de la 8-a de novembro 1895, paperfolio abrupte fariĝinta fluoreska malkaŝis al li la ekziston de elektromagneta radiado, kiun li nomis “X” ĉar nekonatan. Li elmetis al la radioj la la manon de sia edzino, tiel efektivigante la unuan radiografaĵon en la historio, kaj malfermante la vojon al la studo de radioaktiveco kaj al la batalo kontraŭ tumoroj.

 (Parenteze dirite: la mondo estas prave danka al Röntgen; sed kial ne danki ankaŭ lian edzinon?).

Mi trovas du kuriozajn citaĵojn pri Röntgen en la esperantista medio:

– en “Pola Esperantisto” 1911-4, p.70, estas raportite, ke en la numero de decembro 1910 de la (tiam rusa) revuo “Riga Stelo” estas publikigita novelo de Leo Belmont, tradukita de Kabe (Kazimierz Bein), titolita “La radioj de Roentgen”;

– en la numero 1926-1 de la itala revuo “L’Esperanto” estas transskribita la proklamo de internacia literatura konkurso en Esperanto (Floraj Ludoj), lancita en Santa Coloma de Farnes (Katalunio, Hispanio); unu el la proponitaj temoj estas: “Originala aŭ tradukita scienca studo pri la eltrovo de la Radioj X (Roentgenologio).

Mi aldonas poŝtmarkon de 1939 de la Libera Urbo Dancigo (Freie Stadt Danzig), kun la portreto de Röntgen kaj la germanlingva klarigo: “Kampf dem Krebs – Krebs ist heilbar” (Batalo kontraŭ kancero – kancero estas kuracebla).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *