Homoj

Dante Alighieri

Ne povintus komenciĝi pli malbone la solenado de la “Tago de Dante Alighieri”, lanĉita je la 25-a de marto, ekde 2020.

Kiam, la 17-an de januaro 2020, la itala Registaro alprenis la decidon, oni pensis je la 25-a de marto ĉar en tiu tago, laŭ parto el la studuloj, komenciĝis la vojaĝo de Dante en la Transmondon; verdire, laŭ aliaj tiu vojaĝo komenciĝis, kontraŭe, en la nokto inter la 7-a kaj la 8-a de aprilo (mi amplekse parolis pri tio ĉi tie:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/08/divina-commedia-dia-komedio/  ).

Oni ankaŭ pensis pri aliaj datoj (aparte la 14-a de septembro, datreveno de la morto de Dante), sed poste venkis du konsideroj:

– en 2020, la 8-a de aprilo falas en la plejo de la Paska semajno;

– la 14-n de septembro, ne estus facila la partopreno de la lernejanoj.

Neniu, kompreneble, povis antaŭvidi, la 17-an de januaro, la tutmondan epidemion de kronviruso, la haltigon de la aociaj agadoj kaj la fermon de la lernejoj.

Ĉi-jare, la solenadoj estas eblaj nur je distanco.

Sed ankaŭ la plej malfavoraj aferoj havas aù povas havi (nur kondiĉe, ke tion oni volu) pozitivan flankon: en ĉi tiu momento, en kiu la itala popolo estas vokata alpremiĝi ĉirkaŭ sia nacia identeco, Dante povas kaj devas konsistigi elementon de agregacio, pere de la itala lingvo kaj de la kulturo, kiun Dante esprimas.

En ĉi iu tago, kompreneble, la ĉefa atento estas dediĉita al la “Dia Komedio”; mi volas, prefere, prezenti malpli konatan tekston, kelkajn versojn el la lasta el la 4 “Rime petrose” (Ŝtonaj rimoj), dediĉitaj al virino (Petra) priskribita kiel malmola kaj kruela, kiu ne reciprokas la amon de la poeto kaj mistraktas lin: tute la malo ol la “Dolĉa Nova Stilo”, kun elita lingvaĵo kaj malmildaj (preskaŭ sadismaj) esprimoj

Bildo: poŝtmarko de 1965 de Respubliko San Marino, laŭ gravuraĵo de Gustave Doré, kun la portreto de Dante.


COSÌ NEL MIO PARLAR VOGLIO ESSER ASPRO

Così nel mio parlar voglio esser aspro
com’è ne li atti questa bella petra,
la quale ognora impetra
maggior durezza e più natura cruda,
e veste sua persona d’un diaspro
tal che per lui, o perch’ella s’arretra,
non esce di faretra
saetta che già mai la colga ignuda;
ed ella ancide, e non val ch’om si chiuda
né si dilunghi da’ colpi mortali,
che, com’avesser ali,
giungono altrui e spezzan ciascun’arme:
sì ch’io non so da lei né posso atarme.

………………………………………..

 
Così vedess’io lui fender per mezzo
lo core a la crudele che ‘l mio squatra;
poi non mi sarebb’atra
la morte, ov’io per sua bellezza corro:
ché tanto dà nel sol quanto nel rezzo
questa scherana micidiale e latra.
Omè, perché non latra
per me, com’io per lei, nel caldo borro?
ché tosto griderei: “Io vi soccorro”;
e fare’l volentier, sì come quelli
che nei biondi capelli
ch’Amor per consumarmi increspa e dora
metterei mano, e piacere’le allora.
S’io avessi le belle trecce prese,
che fatte son per me scudiscio e ferza,
pigliandole anzi terza,
con esse passerei vespero e squille:
e non sarei pietoso né cortese,
anzi farei com’orso quando scherza;
e se Amor me ne sferza,
io mi vendicherei di più di mille.
Ancor ne li occhi, ond’escon le faville
che m’infiammano il cor, ch’io porto anciso,
guarderei presso e fiso,
per vendicar lo fuggir che mi face;
e poi le renderei con amor pace.

Canzon, vattene dritto a quella donna
che m’ha ferito il core e che m’invola
quello ond’io ho più gola,
e dàlle per lo cor d’una saetta,
ché bell’onor s’acquista in far vendetta.

Dante Alighieri

°°°°°

AL DAMO-ROKO

Mia parolo estu tiel aspra,

kiel en sia ag’ ĉi roko bela,

pli kaj pli senŝancela

en sia duro kaj naturo kruda.

Jen, ŝi sin vestas per kiraso jaspa,

kaj, por ke cedu ĉi fiera,

ne estas sago fera,

kiu ŝin trafus je la haŭto nuda.

Sed ja ŝi batas, kaj nek ŝirmo buda,

nek fuĝo helpas: ŝiaj batoj mortaj

vin, kvazaŭ flugilportaj,

atingas, ĉiun ŝildon povas fendi.

Mi kontraŭ ŝi ne povas min defendi.

…………………………………….

Se nur al ĉi kruela krevus ame

la koro, kiel pro ŝi mia sino!

Ne frostus mia spino

pro l’ mort’, per kiu ŝia bel’ min serpas,

kaj kiun, en la sun’ kaj ombro same

donas ĉi raba, murda krimulino.

Ve, kial en ravino

bolvarma, kiel mi, ŝi mem ne jelpas?

Ja tiam tuj mi krius: “Mi vin helpas!”,

kaj ŝiajn harojn, kiujn, min konsumi

Amoro igis lumi

ore kaj krispe, kaptus mi fervore

kaj ĝue, kaj ŝin tio plaĉus kore.

Se l’ belajn buklojn, kies plekto brila

kreiĝis por min vipi ĝis torporo,

ne kaptus, ho, de horo

matena, ilin tagojn kaj vesperojn

mi premus, ne indulga, nek ĝentila,

sed kiel urs’ en sia ŝerchumoro!

Se skurĝas min Amoro,

miloble mi revenĝus la suferojn,

pro kiuj mia koro flamas arde,

mi fiksus firmrigarde,

ke mi privenĝu ŝian fuĝan pason.

Kaj al si mi per amo donus pacon.

Kanzono, iru rekte al la damo,

kiu min vundis, kaj de mi forŝiras,

kion mi plej sopiras.

Flugigu al ŝi saĝon en la koron,

ke mi de l’ venĝo havu dolĉan gloron!

Dante Alighieri, trad. Kàlmàn Kalocsay

(“Tutmonda sonoro”, HEF, Budapest 1981, 2, p.302-303)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *