Homoj

Monda Tago de Poezio

La 21-a de marto, pro konvencio unua tago de printempo, estis proklamita de UNESKO, en 1999, “World Poetry Day” (Monda Tago de Poezio): tio, ĉar poezio kapablas superi la landlimojn, la lingvojn kaj la diferencojn, kunportante tutmondan idealeon de beleco, kaj alportante mesaĝon de paco, de kultura interŝanĝo, de dialogo inter la  popoloj.

Mi aldonas unu el la filatelaj folietoj eldonitaj de Unuiĝintaj Nacioj en 2015 pro tiu Tago; ĝi estas tiu kun klarigoj en angla lingvo, kiu mencias kelkajn versojn de la angla poeto William Wordsworth (1770-1850),

eo.wikipedia.org/wiki/William_Wordsworth

tiritajn el la poemo “Intimations of immortality” (Indikoj pri Senmorteco, laŭ la traduko de Albert Goodheir en la “Angla Antologio”); mi ilin transskribas, en la angla originalo kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto.

Ili estas versoj vualitaj de melankolio, pro la bedaŭro pri ĉio, kio estus povinta esti kaj ne estis; sed, samtempe, ili estas invito akcepti la destinon, ĝuante tion, kio postrestas. Finfine, sinteno tre malsama ol tiu de la itala poeto Guido Gozzano (1883-1916), haltinta ĉe la bedaŭro:

“Il mio sogno è nutrito d’abbandono,

di rimpianto. Non amo che le rose

che non colsi. Non amo che le cose

che potevano essere e non sono

state”.

(laŭvorte: Mia revo estas nutrita per sinfordono,

per bedaŭro. Mi amas nur la rozojn,

kiujn mi ne plukis. Mi amas nur la aĵojn,

kiuj povintus esti kaj ne estis).


SPLENDOR IN THE GRASS

Though nothing can bring back the hour

of splendor in the grass,

of glory in the flower;

we will grieve not, rather find

strength in what remains behind;

in the primal sympathy

which having been must ever be…

William Wordsworth

°°°°°

SPLENDORE NELL’ERBA

Anche se niente può portare indietro l’ora

di splendore nell’erba,

di gloria nel fiore,

noi non ci affliggeremo, piuttosto troveremo

forza in quel che resta dopo;

nella primitiva sintonia

che, essendo stata, deve essere per sempre…

William Wordsworth, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

BRILEGO EN LA HERBO

Kvankam nenio povas porti reen la horon

de brilego en la herbo,

de gloro en la floro,

ni ne ĉagreniĝos, prefere ni trovos

forton en tio, kio restas poste;

en la iama sintonio,

kiu, estinte, devs esti por ĉiam…

William Wordsworth, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *