Homoj

Giuseppe Gasparo Mezzofanti

La 15-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1849) de la itala (bolonja) Kardinalo kaj lingvisto Giuseppe Gasparo Mezzofanti (1774-1849), 

it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gasparo_Mezzofanti

fama pro la facileco, kun kiu li lernis fremdajn lingvojn; Lord Byron, koninte lin en Bolonjo, skribis: “Mi konis monstraĵon de lingvoj,… kiu estus devinta ekzisti je la  tempo de la turo de Babelo kiel universala interpretisto”.

Artikoloj pri Mezzofanti troviĝas en la revuoj “Brita Esperantisto” 1909-54, p. 109, kaj “Esperanto de UEA” 1923-2, p. 23-24.

Mi transkribas la artikolon de 1923, kun rezervo (pro ĝia amplekso) traduki ĝin al la itala en alia okazo.

Mi aldonas la reklamilon de firmao, kiu asertas, ke ĝi kapablas lernigi fremdajn lingvojn en malmultaj horoj, kaj utiligas kiel ekzemplon la figuron de Mezzofanti; oni rimarku, ke inter la lingvoj menciitaj estas Esperanto.


Giuseppe Mezzofanti.

Oni ofte diras, ke la studado de Esperanto estas multe pli facila ol tiu de la aliaj lingvoj. Estas vere; tamen multaj inter vi treege laboris por kapti la sekretojn de nia lingvo internacia. Kiom oni do devos miri, aŭdante pri persono, kiu studis kaj parolis ne malpli ol preskaŭ okdek lingvojn: pli detale, li sciis kvindek lingvojn kaj tridek dialektojn. Tiu lingva monstro estis la italo Giuseppe Mezzofanti.

Li naskiĝis 1774 en Bologna kiel filo de simpla laboristo. Sed jam en lia juneco oni malkovris liajn grandajn studajn talentojn kaj instigis liajn gepatrojn ne fari el li simplan manlaboriston, sed studigi lin. Post iom da penado la gepatroj jesis kaj permesis al la pastro Giovanni, kiu ofte venis en ilian domon, okupiĝi multe pri Giuseppe. Kiel ekzemplo, ke la knabeto havas eksterordinaran memoron, servos tio: dum promenado en la urbo la pastro diris al li la nomojn de ĉiuj stratoj kaj placoj, kiujn ili preterpasis; kaj post kelkaj tagoj la tre juna Giuseppe povis ankoraŭ sen eraro ripeti ĉiujn nomojn. Ankau la nomojn de la sepdek preĝejoj kaj palacoj en Bologna la knabeto ripetis tute sen eraroj. 

Oni trovis bonan instruiston por li, kiu neniam havis tian bonan lernanton, ĉar li lernis pli en unu horo ol alia en tagoj. Precipe li lernis la antikvajn lingvojn, latina kaj greka, kaj gajnis en ĉiuj klasoj la unuan premion. Tamen liaj kamaradoj ne tro enviis lin, ĉar li estis amata de ĉiuj pro sia bona karaktero.

Tiu granda studado tamen finiĝis subite, kiam li estis ĉirkaŭ dekkvin-jara; li malsaniĝis, kaj dum kelka tempo la doktoro ne permesis al li legi ion. En tiu tempo, kiam li multe promenis kaj povis pensi pri sia estonteco, li decidis, ke li fariĝos pastro kiel lia unua amiko, pastro Giovanni.

Tiel okazis. Kaj tiam li eklernis krom la antikvaj lingvoj ankaŭ la hebrean, gvidata de sia profesoro. Sed tute sola li mem eklernis ankaŭ la lingvojn germanan, francan, anglan kaj araban. Kiam li jam estis pastro, li fariĝis profesoro en la araba lingvo je la universitato de Bologna; kaj ĉar li havis multe da libertempo, li povis studadi plie. Baldaŭ li sciis pli lingvoj ol loĝas nacioj en Eŭropo.

Estis en tiu tempo. ke la armeo de Napoleon venis en ĉiujn landojn. Ankaŭ Bologna estis kaptita de sinsekvantaj diversaj armeoj; ĝi estis Aŭstria, tiam franca denove; kaj al la malsanulejoj oni alportis vunditajn soldatojn de la diversaj landoj. Dum la lasta milito ankaŭ ni vidis preterpasi en nia urbo multajn diverslandajn soldatojn; sed en la armeoj de Napoleon kaj en la aŭstria armeo servis ankoraŭ pli da nacioj.

Mezzofanti, estante pastro, ofte iris al la malsanulejoj, kaj la vunditaj soldatoj treege ŝatis lian viziton, ĉar ĉiun li alparolis en ties propra lingvo. La germano, kiu en la febro demandis iom da akvo, estis komprenata de li kaj ricevis la multepetatan akvon. La hispana oficiro, kiu plendis pri sia dekstra brako, tute rompita, aŭdis en sia propra lingvo vortojn de kompato kaj de konsolo. La flegistoj ne komprenis la danan, la polan soldatojn, sed Mezzofanti alparolis ilin ĉiujn; kaj tial neniu estis pli ŝatata inter la vizitantoj ol la juna, afabla pastro, kiu estis por ĉiu kiel peco de la propra lando.

Mezzofanti iĝis profesoro de la greka kaj orientaj lingvoj en la universitato de Bologna en mil okcent kvar; sed dum la neniam laciĝantaj militoj li devis forlasi ĝin. En tiu tempo li lernis multe de ĉiu fremdulo, kiun li renkontis, kaj kiam li iĝis bibliotekisto de la urba biblioteko en mil okcent dekdu, li povis studadi tiom, kiom li deziris, ĉar en tiu biblioteko troviĝis libroj en ĉiuj lingvoj.

Nature Mezzofanti estis jam treege fama inter siaj samtempuloj, kaj ofte oni klopodis forlogi lin de Bologna al universitato de alia urbo, sed li ĉiam rifuzis, kiel li ankaŭ rifuzis la honorajn ordenojn, kiujn diversaj reĝoj oferis al li. Tamen li akceptis novan profesoran “seĝon” en la universitato de Bologna kaj post nelonge fariĝis rektoro de ĝi. La tiama simpla laboristfilo do nun okupis la ĉefan lokon inter la saĝuloj de lia urbo.

Kiam li estis rektoro, en la urbon venis sveda junulo, sed ĉar en Bologna neniu parolis la svedan lingvon, la fremdulo sentis sin treege sola. Aŭdinte pri Mezzofanti, la junulo vizitis lin: sed ankaŭ Mezzofanti bedaŭrinde ne sciis la svedan lingvon: tamen por tiu homo tio estis eta malfacilaĵo: li subite komencis studi la svedan gramatikon, kaj post kelkaj semajnoj li jam flue interparolis kun la fremda junulo. Li estis sia propra Berlitz-lernejo. 

Nur la papo Gregorio la deksesa sukcesis allogi la faman Mezzofanti el lia urbo Bologna al Roma: li estis nomita kardinalo kaj restis tie ĝis sia morto en mil ok cent kvardek naŭ. Ĝis sia fino li studis kaj ŝajnis, ke, ju pli maljuna li iĝis, des pli facile li povis lerni novajn lingvojn. Ni do ne malesperu se ni ne havas tian junecon: ni eble fariĝos ankoraŭ treege kapablaj Esperantistoj!

La fama angla poeto Lord Byron ankaŭ estis inter tiuj, kiuj vizitis Mezzofanti. Li rakontas pri ilia renkonto laŭvorte la jenan: 

“Estas nenia literaturisto fremdlanda, kiun mi ŝatus revidi, escepte Mezzofanti, kiu estas lingva monstro, promenanta vortlibro de ĉiuj lingvoj. Li devus esti vivinta en la tempo de la konstruado de la turo de Babel; tiam li estus farinta grandajn servojn kiel interpretisto. Vera mirindaĵo li estas, tamen sen la pedanteco. Mi klopodis ekzameneti lin je ĉiuj lingvoj, en kiuj mi konis eble nur unu vorton, plej ofte blasfemon, kriita dum la vojaĝo al la homoj, bestoj kaj veturiloj, unuvorte al ĉio kio apartenas al la vojaĝado; kaj mi ĵuras, ke li hontigis min eĉ en mia propra lingvo!”.

Kiam Lord Byron skribis tion, Mezzofanti estis ankoraŭ en Bologna kaj tiam jam sciis tridekdu lingvojn, kvankam li neniam forestis de sia naskiĝurbo. Li ĉion lernis el libroj kaj de la fremduloj, kiujn li renkontis. Tiamaniere li eklernis la flandran lingvon de studento el Brussel, kvankam li ne nomis ĝin lingvo, sed kiel la holandan lingvon, dialekto el la germana lingvo. Ĉar ankaŭ la holandan lingvon li sciis, legis 

multe de la poetoj Vondel kaj Cats. La holanda Doktoro Wap, kiu rakontas pri sia vizito al Bologna kaj Mezzofanti, diras la jenon pri lì: 

“Vespere mi trovis Mezzofanti meze de junuloj de diversaj nacioj, parolante tiel facile kaj flue en ĥina lingvo kun studento el Canton kiel en holanda lingvo kun Utrechtano. Neniam mi forgesos kiel afabla, simpla kai bonkora estis tiu respektinda, fama homo. Kiam mi adiaŭis lin, li skribis ion en holanda lingvo en mian libron, nur pripensante ĝin dum momento. Estis versoj, en kiuj trovigas nur tri eraroj laŭ nia gramatiko”. 

Sinjoro! kiam via bela skribaĵo venis sub miaj okuloj hodiaŭ

Mi estis tre ĝojigita per via bonkoreco;

Kaj tiel multe supreniris en mia spirito, en mia koro, 

Ke mia lango restis muta kun kvindek lingvoj. 

Nun, por ke mi ne ŝajnu al vi maldankema estaĵo, 

Mi petas vin: bonvolu legi nur en mia koro! – 

Sed ne nur genia lingvisto Mezzofanti estis, ankaŭ li estis bonega, bonkora homo. Li klopodis helpi ĉiujn, kiuj petis lian helpon, kaj donis ĝis li mem ne plu ion posedis. Iam tamen estis tute maleble al li helpi personon, por kiu li deziris fari multon. Monon li ne plu havis; juvelojn li ne povis vendi, ĉar ili estis venditaj antaŭlonge en simila okazo. Tamen ion li vendis por akiri la deziratan sumon, kaj neniu el vi solvos

la problemon, kio ĝi estis. Li vendis sian propran kapon al societo de kraniologio, kiu jam pli frue petis de li la rajton ekzameni lian kranion post lia morto. Tiam li rifuzis; sed nun li akceptis, ĉar li ĵus bezonis tian monsumon, kvankam por alia persono!

Eble vi ankaŭ rimarkis, ke ekzistas multe da simileco inter Mezzofanti kaj Doktoro Zamenhof. Ambaŭ kleruloj, ili estis bonkoraj, simpatiaj homoj, kaj ambaŭ ili studis multajn lingvojn. Sed la granda diferenco estas, per tiuj lingvoj Mezzofanti helpis en sia tempo multajn personojn, sed kiam li mortis, kun li mortis la bono, kiu povis naskiĝi de lia studado. Tamen Zamenhof distilis el siaj propraj lingvaj kapablecoj ion, kio eĉ post lia morto povos servi al multaj homoj. Tial por mi pli mirinda kaj pli laŭdinda ol la fama itala “lingva monstro” Mezzofanti estas la ne tiel fama, sed same bonkora kaj simpla pola doktoro, kiu nomiĝas Zamenhof. Ĉar kun Mezzofanti mortis la kapableco de unu persono interkompreniĝi kun alilingvanoj: sed Zamenhof naskis la eblecon por multegaj homoj interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj, kvankam Zemenhof mortis, tiu kapableco certe neniam mortos tiel longe kiel Esperanto vivos. 

Ine Pentermann, Rotterdam

(“Esperanto de UEA”, 1923-2,23/24)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *