Homoj

Albert Einstein

La 14-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1879) de la germana sciencisto kaj filozofo laŭ juda deveno Albert Einstein (1879-1955),

eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Einstein

iĝinta sviso en 1901 kaj usonano en 1940, fama precipe pro la formulado de la “teorio de relativeco” (tamen, la Nobelpremio por Fiziko estis atribuita al li, en 1921, kun alia motivigo: “pro la malkovro de la leĝo pri lumelektra efiko”).

Mi jam parolis pri li la 14-an de marto 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/14/albert-einstein/

Mi transskribas, en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto, du citaĵojn de Albert Einstein, kaj aldonas:

– spritan desegnaĵon, tiritan el la gazeto “La settimana enigmistica”, en kiu trinkejestro diras al Einstein (ĉar li supozas, ke la kliento estas ebria): “La spaco estas kurba kaj la tempo estas relativa? Bone, bone… Ĉu mi voku por vi taksion, amiko?”;

– unu el la multegaj poŝtmarkoj eldonitaj en la tuta mondo honore al Einstein, tiun svisan de 1972.


Chi ha perso la capacità di meravigliarsi e di non essere sorpreso dalla grandiosità delle cose, è come se fosse morto. I suoi occhi sono spenti.

Albert Einstein, “Mein Weltbild” (Come vedo il mondo), 1934

La potenza incontrollata dell’atomo ha cambiato ogni cosa tranne il nostro modo di pensare, e così siamo trascinati verso una catastrofe senza pari.

Albert Einstein, “Pensieri degli anni difficili”, Torino, Boringhieri, 1965

°°°°°

* La homo, kiu perdis la kapablon miri kaj admiregi la grandiozon de la aĵoj, estas kvazaŭ mortinta. Liaj okuloj estingiĝis (Einstein).

Albert Einstein, “Espero Katolika” 2-3/1991

* La senkatenita potenco de la atomo ŝanĝis ĉion, krom nian pensomanieron; tial ni iradas renkonte al senprecedenca katastrofo.

Albert Einstein, “Espero Katolika” 9-10/1991

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *