Objektoj

Dekamerono

Giovanni Boccaccio/ Johano Bokaĉo (1313-1375) priskribis en “Decameron – Decamerone” (Dekamerono) 

eo.wikipedia.org/wiki/Dekamerono 

la nigran peston, kiu en 1348 dezertigis tutan Eŭropon.

La libro (kolekto da cent noveloj, distribuitaj laŭ dek tagoj, de kie la titolo, derivita el la greka δέκα, déka, «dek» kaj ἡμερῶν, hēmerṓn, plurala genitivo de ἡμέρα, hēméra, “tago”) parolas pri grupo da gejunuloj (sep virinoj kaj tri viroj), kiuj, por eskapi el la pesto, rifuĝas ekster Florencon, kaj, por pasigi la tempon kaj forpuŝi zorgojn, laŭvice rakontas al si novelojn, ofte malprudajn (de kie la termino “boccaccesco” – bokaĉeska).

Mi transskribas kelkajn erojn el la Enkonduko, en la itala (fariĝinta arkaika, ne nur en la terminoj, sed ankaŭ, kaj eĉ pli, en la konstruo de la frazo) kaj en la traduko al Esperanto.

Mi aldonas:

– italan poŝtmarkon de 1932, kun la portreto de Boccaccio;

– la kovrilon de la traduko al Esperanto de Dekamerono.


COMINCIA IL LIBRO CHIAMATO DECAMERON, COGNOMINATO PRENCIPE GALEOTTO, NEL QUALE SI CONTENGONO CENTO NOVELLE IN DIECI DÌ DETTE DA SETTE DONNE E DA TRE GIOVANI UOMINI.

…..

Dico adunque che già erano gli anni della fruttifera incarnazione del Figliuolo di Dio al numero pervenuti di milletrecentoquarantotto, quando nella egregia città di Fiorenza, oltre a ogn’altra italica bellissima, pervenne la mortifera pestilenza: la quale, per operazion de’ corpi superiori o per le nostre inique opere da giusta ira di Dio a nostra correzione mandata sopra i mortali, alquanti anni davanti nelle parti orientali incominciata, quelle d’inumerabile quantità de’ viventi avendo private, senza ristare d’un luogo in uno altro continuandosi, verso l’Occidente miserabilmente s’era ampliata.

E in quella non valendo alcuno senno né umano provedimento, per lo quale fu da molte immondizie purgata la città da oficiali sopra ciò ordinati e vietato l’entrarvi dentro a ciascuno infermo e molti consigli dati a conservazion della sanità, né ancora umili supplicazioni non una volta ma molte e in processioni ordinate, in altre guise a Dio fatte dalle divote persone, quasi nel principio della primavera dell’anno predetto orribilmente cominciò i suoi dolorosi effetti, e in miracolosa maniera, a dimostrare. E non come in Oriente aveva fatto, dove a chiunque usciva il sangue del naso era manifesto segno di inevitabile morte: ma nascevano nel cominciamento d’essa a’ maschi e alle femine parimente o nella anguinaia o sotto le ditella certe enfiature, delle quali alcune crescevano come una comunal mela, altre come uno uovo, e alcune più e alcun’ altre meno, le quali i volgari nominavan gavoccioli. E dalle due parti del corpo predette infra brieve spazio cominciò il già detto gavocciolo mortifero indifferentemente in ogni parte di quello a nascere e a venire: e da questo appresso s’incominciò la qualità della predetta infermità a permutare in macchie nere o livide, le quali nelle braccia e per le cosce e in ciascuna altra parte del corpo apparivano a molti, a cui grandi e rade e a cui minute e spesse. E come il gavocciolo primieramente era stato e ancora era certissimo indizio di futura morte, così erano queste a ciascuno a cui venieno.

A cura delle quali infermità né consiglio di medico né virtù di medicina alcuna pareva che valesse o facesse profitto: anzi, o che natura del malore nol patisse o che la ignoranza de’ medicanti (de’ quali, oltre al numero degli scienziati, così di femine come d’uomini senza avere alcuna dottrina di medicina avuta giammai, era il numero divenuto grandissimo) non conoscesse da che si movesse e per consequente debito argomento non vi prendesse, non solamente pochi ne guarivano, anzi quasi tutti infra ‘l terzo giorno dalla apparizione de’ sopra detti segni, chi più tosto e chi meno e i più senza alcuna febbre o altro accidente, morivano.

E fu questa pestilenza di maggior forza per ciò che essa dagli infermi di quella per lo comunicare insieme s’avventava a’ sani, non altramenti che faccia il fuoco alle cose secche o unte quando molto gli sono avvicinate. E più avanti ancora ebbe di male: ché non solamente il parlare e l’usare cogli infermi dava a’ sani infermità o cagione di comune morte, ma ancora il toccare i panni o qualunque altra cosa da quegli infermi stata tocca o adoperata pareva seco quella cotale infermità nel toccator transportare.

…..

Giovanni Boccaccio, “Decameron”

°°°°°

Komenciĝas la libro nomata Dekamerono, alnomata

Princo Galeoto, kiu entenas cent novelojn,

rakontitajn en dek tagoj de sep damoj kaj tri junuloj

…..

Mi diras do, ke depost la fruktodona enkorpiĝo de la Filo de Dio pasis jam mil tricent kvardek ok jaroj, kiam en la gloran urbon Florenco, belegan pli ol ĉiuj en Italio, alvenis la mortiga pesto, kiu pro la influo de la astroj, aŭ pro niaj fiagoj, estis por nia korektado sendita al la mortaloj far la justa kolero de Dio; komenciĝinte kelkajn jarojn antaŭe en la orientaj landoj, kiujn ĝi senigis je granda kvanto da vivuloj, ĝi, senhalte daŭrigante sian kuron de unu loko al la alia, bedaŭrinde etendiĝis okcidenten.

Kaj kontraŭ ĝi efikis nenia homa saĝo aŭ antaŭzorgo: nome, la urbon purigis je multaj ĵdungitoj speciale komisiitaj por tio, kaj la eniro estis malpermesata al ĉiu malsanulo, kaj multaj konsiloj donitaj por la konservado de la sano; eĉ ne la humilaj preĝoj, ne unu sed multajn fojojn direktitaj al Dio, en ordigitaj procesioj kaj alimaniere, fare de la piuloj; sed ĉirkaŭ la komenco de la dirita jaro la pesto ekmontris siajn dolorajn efikojn, laŭ vere terura kaj eksterordinara maniero. Kaj ĝi ne agis kiel en oriento, kie, se al iu la sango elfluis el la nazo, tio estis signo de neevitebla morto; sed, je la komenciĝo de tiu malsano, aperis, egale ĉe viroj kaj virinoj, ĉe la ingveno aŭ sub la akseloj, iaj ŝvelaĵoj, el kiuj kelkaj kreskis kiel ordinara pomo, aliaj kiel ovo, kelkaj pli kaj aliaj malpli, kaj la popolo nomis ilin bubonoj. Kaj el tiuj du diritaj lokoj la mortiga bubono komencis post mallonga tempo aperi sur ĉiu ajn alia parto kaj invadi la korpon: kaj post tio la tipo de infekto ŝanĝiĝis al nigraj aŭ bluaj makuloj, kiuj ĉe multaj estis videblaj sur la brakoj kaj la femuroj kaj sur ĉiu alia korpoparto, grandaj kaj malmultaj ĉe iuj, malgrandaj kaj multaj ĉe aliaj. Kaj kiel la bubonoj estis tre certa pruvo de baldaŭa morto, tiel estis la makuloj por tiuj, ĉe kiuj ili aperis. 

Por venki tiun plagon ŝajnis ke nek konsilo de kuracisto nek efiko de kuracilo valoris aŭ iel helpis: sed ĉu tial, ke la naturo de l’ malsano tion ne ebligis, ĉu tial, ke la senklereco de la kuracantoj (inter kiuj, krom la veraj scienculoj, fariĝis grandega la nombro de virinoj kaj viroj, kiuj neniam ricevis ian ajn medicinan instruon) ne komprenis ties kaŭzon, kaj sekve ne trovis taŭgan rimedon, ne nur malmultaj resaniĝis, 

sed preskaŭ ĉiuj mortis, kelkaj pli frue kaj kelkaj malpli, ene de la tria tago post la apero de la menciitaj signoj, kaj plej ofte sen febro aŭ plia speciala simptomo. Kaj estis tiu epidemio pli forta ĉar de la infektitaj ĝi per kontakto atakis la sanulojn, samkiel la fajro la aĵojn sekajn aŭ grasajn, kiam ili estas al ĝi proksimaj. Kaj eĉ pli danĝera ĝi estis, ĉar ne nur paroli aŭ viziti la malsanulojn kaŭzis infekton aŭ okazon de komuna morto, sed eĉ simple la kontakto de la vestoj de tiuj infektitoj aŭ de io ajn al ili aparteninta ŝajnis kunporti por la tuŝintoj la morbon.

…..

Giovanni Boccaccio, “Decameron” (Dekamerono),

trad. Gaston Waringhien, LF-KOOP, La-Chaux-de-Fonds 1995

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *