Homoj

Hergé Tintin

La 3-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1983) de la belga stridesegnisto Georges Remi, konata kiel Hergé (1907-1983),

eo.wikipedia.org/wiki/Herg%C3%A9

fundamenta persono en la historio de la stridesegnita literaturo, kreinto de la serio “Tintin” (en Esperanto, Tinĉjo), haltinta post lia morto: estas nur represataj la malnovaj albumoj, kiuj daŭre havas tutmondan sukceson, kaj estis tradukitaj al pli ol 50 lingvoj, inkluzive de Esperanto.

En 2009 estis inaŭgurita en Louvain-la-Neuve (Nova Loveno) Muzeo dediĉita al la verkaro de Hergé.

Kuriozaĵo: la artista nomo Hergé respondas al la franca elparolo de la literoj “R” kaj “G” (er ĝe), komencaj literoj de Remi Georges.

Mi aldonas:

– belga poŝtmarkon de 1989, unu el la multaj dediĉitaj al Hergé;

– la kovrilon de unu el la kvar albumoj de Hergé tradukitaj al Esperanto, “Le temple du Soleil” (La templo de l’ Suno)

Unu penso pri “Hergé Tintin

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *