Lokoj

Capri-Blua groto

Antaŭ preskaŭ 200 jaroj, en 1826, la poeto kaj pentristo August Kopisch (1799-1853),

it.wikipedia.org/wiki/August_Kopisch 

pruso de Breslau (hodiaŭ, Wrocław/ Vroclavo en Pollando), malkovris ĉe la bazo de insulo Capri (elp. Kapri), fronte al Napolo, naturan groton, kiun li nomis  “Grotta azzurra” (Lazura/ Blua Groto) pro la aparta koloro de la lumo, kiu regas en ĝi. 

it.wikipedia.org/wiki/Grotta_Azzurra 

Ne mirige, ke la malkovro estis farita de “fremdulo”: Kopisch estis tiel multe integrita en la napolan realon, ke en 1838 li tradukis en la germanan la tradician kanzonon “O guarracino” (La Ĥromiso), cetere longan kaj kompleksan (kun la nomoj en napola dialekto de dekoj da fiŝoj kaj aliaj marloĝantoj. Kuriozaĵo: la germana traduko estas hodiaŭ utiligata por kompreni kelkajn napolajn vortojn, kiuj intertempe fariĝis arkaikaj).

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/07/29/lo-guarracino/ 

Pri la “Blua Groto”, mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo surondigita la 18-an de januaro 1976 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma-Esperanto), en la kadro de la elsendoj al eksterlando.

Mi aldonas bildon pri la “Blua Groto”, el malnova karto.


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 18.1.1976

LA BLUA GROTO DE CAPRI

Tekstoj de Velia Corsini kaj Elisabetta Raus, kunmetitaj kaj tradukitaj de Antonio De Salvo

Unu el la la plej ravaj demandoj de arkeologio koncernas, de jarcentoj, ĉu la antikvaj romanoj konis la “Bluan Groton” de Capri. 

Nun oni retrovis, fotografis kaj priskribis la restaĵojn de impona nimfejo de la romia epoko, kiu en momento nekonata dronis subakven. La “Blua Groto” de Capri, do, estis parto de antikva vilao de la epoko de Imperiestro Tiberio. 

La “Blua Groto”de Capri estas vizitata ĉiujare de centmiloj da turistoj, kiuj eniras en ĝin triope, sur boatoj; en la interno de la groto, blua lumo igas mirindaj la maron kaj la rokon; kaj, se oni ĵetas ion en la akvon, la objekto, dronante, ŝajnas el arĝento.

La fiŝistoj rakontas, de jarcentoj, terurajn legendojn pri la “Blua Groto”, pri antikvaj festenoj kaj demonoj; nun oni esperas malkovri la devenon de tiaj legendoj, kaj certiĝi, ĉu vere la Imperiestro Tiberio transformis la Groton al Templo dediĉita al la Nimfoj.

Ankaŭ alia detalo estos esplorata: ĉu, en la imperiestra epoko, la “Blua Groto” posedis la saman lumo-ĉarmon de hodiaŭ, aŭ ĉu la tiamaj kondiĉoj estis aliaj.

°°°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 18.1.1976

Velia Corsini, Elisabetta Raus: LA GROTTA AZZURRA DI CAPRI

Una delle domande più affascinanti dell’archeologia riguarda, da secoli, se gli antichi romani conoscevano la “Grotta Azzurra” di Capri. 

Ora si sono ritrovati, fotografati e descritti i resti di un imponente ninfeo dell’epoca romana, che in un momento sconosciuto finì sott’acqua. La Grotta Azzurra di Capri, dunque, faceva parte di un’antica villa dell’epoca dell’Imperatore Tiberio. 

La “Grotta Azzurra” di Capri è visitata ogni anno da centinaia di migliaia di turisti, che vi entrano a tre per volta, in barca; all’interno della grotta, una luce azzurra rende mirabili il mare e la roccia; e, se si getta qualcosa in acqua, l’oggetto, andando a fondo, sembra d’argento.

I pescatori raccontano, da secoli, leggende terrificanti sulla “Grotta Azzurra”, di antichi festini e demoni; ora si spera di scoprire l’origine di quelle leggende, e accertare se davvero l’Imperatore Tiberio trasformò la Grotta in un Tempio dedicato alle Ninfe.

Si esplora anche un altro particolare: se, all’epoca imperiale, la “Grotta Azzurra” aveva lo stesso fascino luminoso di oggi, o se invece le condizioni di luce di allora erano diverse.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *