Objektoj

Vezuvo

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 20-an de julio 1975 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma-Esperanto), en la kadro de la elsendoj al eksterlando, pri la napola vulkano Vesuvio (Vezuvo).

eo.wikipedia.org/wiki/Vezuvio 

Mi aldonas malnovan bildon pri Vezuvo, de kiam la kratero ellasis fumon.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 20.7.1975

VIZITO AL LA DORMANTA VEZUVO

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

La Vulkano Vezuvo, apud Napolo, daŭrigas sian kvietan dormadon, kaj la eksterordinara varmo, kiu bolas en ĝia ventro, atingas en tre limigita kvanto la turistojn, kiuj aliras ĝian krateron.

Post la erupcio de 1944, la kratero preskaŭ fermiĝis, kaj nun ĝi konsistas el kuvo kun profundo de ĉirkaŭ 220 metroj kaj diametro de preskaŭ 500. Sur la funda surfaco troviĝas pulvora pavimo, kiu devenas el la materialo de la vandoj, forportita de la vento. La monotoneco de ĉi tiu luna pejzaĝo estas rompita, sudoriente kaj nordoriente de la kratero, de du fumantaj lokoj; ne temas pri simptomoj de eventuala vekiĝo de Vezuvo, sed pri gasoj kaj vaporoj devenantaj el varmaj grundotavoloj. La gvidistoj multe gajnas, stimulante trinkmonon per du tradiciaj spektakloj: la unua konsistas en tio, ke ili kuiras ovon per la varmo de la fumanta loko (10 minutoj sufiĉas), la dua, ke ili blovas tien la fumon de brulanta cigaredo: pro kemia reago, la kvanto de la vaporo aprupte pligrandiĝas, naskante belegan vidaĵon, kiu mirigas la spektantojn de la simpla fenomeno.

Potenciale, la vezuva regiono estas riskoplena. Tamen, la monto estas agresata de la konstruada spekulacio, kiu starigis tie dekojn da vilaoj. Konstrui sur Vezuvo estas facile, la fundamentoj estas el durega ŝtono, oni ne devas timi pri disfaloj, oni nur devas esperi, ke la ŝtopilo, tie supre en la kratero, ne eksplodu…

Kiam ĝi aktivas, Vezuvo estas terura, ĝi fariĝas malamiko, kontraŭ kies potenco estas neeble lukti. La erupcio plej konata estas tiu de la jaro 79, kiu sepultis Pompejon, sed la plej furioza estis tiu de 1631. La 15-an de decembro oni eksentis surdajn bruegojn, kiuj eliris el la ventro de la vulkano, kaj dumnokte Napolo estis skuegita de 20 tertremoj. La 16-an, posttagmeze, densa cindro kovris Napolon kaj plurajn aliajn urbojn en tuta Suditalujo, kaj eĉ en Dalmatio. La tertremoj, en la nokto inter la 16-a kaj la 17-a, estis preskaŭ seninterrompaj, oni kalkulis almenaŭ 100 da ili. La mortintoj estis 4 mil. En Napolo, la lafo, kiu eniris la urbon kaj sin direktis al la centro, haltis antaŭ la statuo de Sankta Januaro, la patrono.

De tiu jaro 1631 ĝis 1944, Vezuvo montris aliajn 27 fojojn sian koleron, sen gravaj homaj perdoj.

°°°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 20.7.1975

Velia Corsini: VISITA AL VESUVIO ADDORMENTATO

Il vulcano Vesuvio, presso Napoli, continua il suo sonno tranquillo, e lo straordinario calore che bolle nel suo ventre raggiunge in quantità molto limitata i turisti che si accostano al suo cratere.

Dopo l’eruzione del 1944, il cratere si è quasi chiuso, e adesso consiste in una conca profonda circa 220 metri con un diametro di quasi 500. Sulla superficie di fondo c’è un pavimento di polvere, che ha origine dal materiale delle pareti trasportato dal vento. La monotonia di questo paesaggio lunare è rotta, a sud-est e a nord-est del cratere,  da due luoghi che fumano; non si tratta di sintomi di un eventuale risveglio del Vesuvio, ma di gas e vapori provenienti dagli strati caldi del terreno. Le guide guadagnano molto stimolando una mancia con due tradizionali spettacoli: il primo consiste in questo, che cuociono un uovo con il calore della fumarola (10 minuti bastano), il secondo, che ci soffiano il fumo di una sigaretta accesa: per una reazione chimica, la quantità di vapore di colpo aumenta, dando origine ad un bello spettacolo, che stupisce gli spettatori del semplice fenomeno.

Potenzialmente, la zona vesuviana è a rischio. Tuttavia, la montagna è aggredita dalla speculazione edilizia, che vi ha costruito decine di ville. Costruire sul Vesuvio è facile, le fondamenta sono di roccia durissima, non bisogna aver paura di crolli, occorre soltanto sperare che il tappo, su nel cratere, non salti…

Quando è in attività, il Vesuvio è terribile, diventa un nemico, contro la cui potenza è impossibile lottare. L’eruzione più conosciuta è quella del 79, che seppellì Pompei, ma la più furiosa fu quella del 1631. Il 15 dicembre si avvertirono dei sordi boati che uscivano dalla pancia del vulcano, e nella notte Napoli fu sconvolta da 20 terremoti. Il 16, nel pomeriggio, una densa cenere coprì Napoli e molte altre città dell’Italia meridionale, perfino in Dalmazia. I terremoti, nella notte tra il 16 e il 17, furono quasi ininterrotti, se ne calcolarono almeno 100. I morti furono 4 mila. A Napoli, la lava, che entrò in città e si diresse venso il centro, si arrestò davanti alla statua di San Gennaro, il patrono.

Da quel 1631 al 1944, il Vesuvio ha mostrato altre 27 volte la sua collera, senza gravi perdite umane.

2 pensoj pri “Vezuvo

  1. il Vesuvio per i napoletani rappresenta un” amante capriccioso” ,lo amano,lo temono, ,lo ammirano e lo consegnano alla protezione di San Gennaro.Sicuramente ,nel panorama napoletano il Vesuvio e un simbolo inscindibile

Lasi respondon al Paulo Sergio Viana Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *