Homoj

Caterina Percoto

La 12-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1812) de la itala (friula) verkistino kaj poetino Caterina Percoto (1812-1887),

it.wikipedia.org/wiki/Caterina_Percoto

(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto),

konata pro rakontoj lokitaj en Friulo sub la aŭstra regado, aparte pro la priskribo de la sovaĝa subpremo de la ribelo de kelkaj vilaĝoj apud Palmanova, kiuj depostulis sian italecon, inter kiuj Bagnaria, kiu en 1848 estis forbruligita de la aŭstra armeo de generalo Laval Nugent von Westmeath, kaj tial ekde 1867 (post la aliĝo de Friulo al la Regno de Italio en 1866) nomiĝas Bagnaria Arsa (Bagnaria Forbruligita).

Caterina Percoto verkis ankaŭ en la friula, publikigante en Florenco, malgraŭ la hezitoj de la eldonisto Le Monnier, kiu timis, ke tio ĝenos la aŭstrojn (en Toskanio regis la aŭstra familio Asburgo-Lorena/ Habsburg-Lothringen/ Habsbourg-Lorraine/ Habsburgo-Loreno).

Du rakontoj de Caterina Percoto (“La focaccia della Madonna” kaj “Il prin sarasin”, tio estas, “La unua fagopiro” en la friula) estis tradukitaj al Esperanto de Achille Tellini (respektive, kun la titolo “La kuko de la Madono” kaj “La unua fagopiro”), kaj publikigitaj en “L’Esperanto” 1922-6, p. 121-123, kaj 1922-7/8, p. 151-152.

Mi aldonas portreton de la verkistino.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *