Homoj

Leono la dekdua

La 10-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1829) de Annibale Sermattei della Genga (1760-1829), Papo kun la nomo Leono la 12-a de 1823 ĝis 1829.

eo.wikipedia.org/wiki/Leono_la_12-a

Onidire, lia elekto estis faciligita de la fakto, ke oni opiniis, ke li estas malsaniĝema, kaj tial oni esperis mallongan papadon; kontraŭe, li regis pli ol kvin jarojn, dum kiuj li alprenis rimarkindajn iniciatojn, bonajn kaj malbonajn:

– li krude kontraŭstaris la sekretan patriotan societon “Carboneria” (dum la Jubilea jaro 1825, estis gilotinitaj en placo de l’ Popolo la “karbonaroj” Angelo Targhini kaj Leonida Montanari);

– li denove enfermis la judojn en la gettojn;

– li reorganizis la lernejan sistemon, plipotencigante la Universitatojn kaj favorante la sciencan instruadon;

– li reviziis la Indekson de la malpermesitaj libroj, permesante la liberan cirkuladon de la verkoj de Galileo Galilei;

– li abolis la devigan vakcinadon kontraŭ variolo, igante ĝin libervola, ĉar la popolo taksis ĝin danĝera (nenio nova sub la suno!); la sekvo estis, ke la postaj epidemoj de 1828 kaj de 1835 kaŭzis centojn da mortintoj. Oni diru, tamen, ke en Anglio la vakcinado kontraŭ variolo iĝis deviga en 1853, kaj en la Regno de Sardinio (antaŭulo de la Regno de Italio) nur en 1859.

En la historio de la itala literaturo, Leono la 12-a estas grava, ĉar multaj el la romdialektaj sonetoj de la poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863) rilatas al la periodo de lia papado.

Mi transskribas, en la roma dialekto kaj en ĝia traduko al Esperanto, soneton verkitan (en 1831) memore pri la funebraĵo de Leono la 12-a, kaj aldonas vatikanan poŝtmarkon de 2000, en la serio, kiu memorigas la Papojn de la Jubileoj.


281. ER MORTORIO

DE LEONE DUODECIMOSICONNO  (*)

Jerzera (1) er Papa morto c’è passato 

propi’avanti, ar cantone de Pasquino. (2)

Tritticanno (3) la testa sur cuscino

pareva un angeletto appennicato. (4)

 

Vienivano le tromme (5) cor zordino, (6)

poi li tammurri a tammurro scordato: (7)

poi le mule cor letto a bardacchino

e le chiave e ‘r trerregno (8) der papato.

 

Preti, frati, cannoni de strapazzo,

palafreggneri (9) co le torce accese,

eppoi ste guardie nobbile (10) der cazzo.

 

Cominciorno (11) a intoccà (12) tutte le chiese

appena uscito er Morto da palazzo. 

Che gran belle funzione a sto paese!

Giuseppe Gioachino Belli

Note

(*) Il funerale di Leone XII

1. Ieri sera. 2. All’angolo dove c’è la statua di Pasquino. 3. Tremolando. 4. Leggermente addormentato. 5. Trombe. 6. Sordina. 7. Tamburi a suono lento. 8. Triregno. 9. Palafrenieri. 10. Nobili, 11. Incominciarono. 12. Suonare le campane a morto.

°°°°°

LA FUNEBRAĴOJ

DE LEONO LA DEKDUA

Mortinta pasis ĉi la Patro Sankta

ĝuste antaŭ l’ angulo de Paskveno.

Dum tremetis la kapo sur kuseno,

li ŝajnis anĝelet’ ekdormetanta.

 

De l’ dampitaj trumpetoj jen la veno,

poste tamburoj kun sonoro lanta:

kaj mulinoj kun lit’ je baldakeno,

ŝlosiloj papaj kaj tiaro blanka.

 

Pastroj, monakoj, kanonoj sur la placo,

stalistoj venas kun la torĉobrilo

kaj gvardianoj kun nobelgrimaco.

 

Tuj eksonoris ĉiu sonorilo

post elir’ de l’ Mortinto de l’ palaco.

Niaj solenoj estas sen similo!

Giuseppe Gioachino Belli,

trad. Umberto Broccatelli (6.4.2005)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *