La 7-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1987) de la roma kantisto kaj aktoro Claudio Pica, konata per la artista nomo Claudio Villa (1926-1987),
it.wikipedia.org/wiki/Claudio_Villa
kromnomita “il Reuccio della canzone italiana” (La malgranda Reĝo de la itala kanzono) pro tri kialoj: pro lia lerteco; pro lia aplomba karaktero; pro lia malalta staturo.
Villa gajnis kvarfoje la Festivalon de Sanremo: en 1955 (“Buongiorno tristezza” – Bonan tagon, malĝojo), en 1957 (“Corde della mia chitarra” – Kordoj de mia gitaro), en 1962 (“Addio… addio” – Adiaŭ… adiaŭ), en 1967 (“Non pensare a me”- Ne pensu pri mi); kaj estas kurioze, ke li mortis ĝuste dum okazadis la 37-a eldono de la Festivalo (la sciigo estis donita rekte de la prezentisto Pippo Baudo:
www.youtube.com/watch?v=_g4jNw3ECZc )
Estas sennombraj la kanzonoj, kiujn li sukcesigis, en itala lingvo kaj en la roma kaj napola dialektoj: sufiĉas memorigi “Prigioniero di un sogno” (Kaptito de revo), “Chitarra romana” (Roma gitaro), “Vecchia Roma” (Iama Romo), “Luna rossa” (Ruĝa luno), “Granada” (Granado).
Kelkaj el tiuj kanzonoj estis tradukitaj al Esperanto.
Mi transskribas (en la itala kaj en Esperanto) la tekston de unu el ili, “Chitarra romana” (Roma gitaro), kaj aldonas la poŝtmarkon de Respubliko San Marino, laŭ skizo de Franco Filanci, pri Claudio Villa kaj la kanzono “Luna rossa” (Ruĝa luno), en la serio “Historio de la itala kanzono”.
CHITARRA ROMANA
www.youtube.com/watch?v=_rkuz6BK-3M
Parole di Bruno Cherubini, musica di Eldo Di Lazzaro (1934)
Sotto un manto di stelle
Roma bella mi appare,
Solitario il mio cuor
disilluso d’amor
vuol nell’ombra cantar.
Una muta fontana
e un balcone lassù…
O chitarra Romana
accompagnami tu!
Suona, suona mia chitarra,
lascia piangere il mio cuore,
Senza casa e senza amore
mi rimani solo tu!
Se la voce è un po’ velata
accompagnami in sordina…
La mia bella Fornarina
al balcone non c’è più!
Lungotevere dorme
mentre il fiume cammina…
Io lo seguo perché
mi trascina con sé
e travolge il mio cuor.
Vedo un’ombra lontana
e una stella lassù…
O chitarra Romana
accompagnami tu!
°°°°°
ROMA GITARO
Vortoj de Bruno Cherubini, muziko de Eldo Di Lazzaro (1934)
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#ROMA%20GITARO
Sub ĉielo stelplena
Romon belan mi vidas,
kaj soleca mia kor’
pro la amo jam for
amas kanti sen bru’.
Jen silenta domaro
kaj balkono en ĝi,
nun vi roma gitaro
kunmuziku por mi.
Plumuziku vi, gitaro,
lasu plori mian koron,
jam sen hejm’ sen amfervoro
havas mi nenion pli.
Mian voĉon iom dampan
akompanu kun sordino,
mia bela amatino
ĉe balkon’ ne montras sin.
Ĉe river’ dormas urbo,
iras fluo sen fino,
morne sekvas mi ĝin,
ĉar trenadas ĝi min
kaj ekdronas mia kor’.
Hantas min ombra maro
kaj memoro pri ŝi,
nun vi roma gitaro
kunmuziku por mi.