La 3-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1870) de la itala poetino kaj verkistino Ada Negri (1870-1945)
it.wikipedia.org/wiki/Ada_Negri
Mi jam parolis pri ŝi la 11-an de januaro 2019.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/01/11/ada-negri/
Hodiaŭ mi transskribas ŝian poeziaĵon “Bacio morto” (Mortinta kiso), en la itala kaj en unu el la traduko al Esperanto. Tiu poeziajo, samkiel multaj aliaj de Ada Negri, estis plurfoje muzikigita (interalie, de Riccardo Zandonai), kaj estas ankoraŭ nun plenumata, kiel ĉambra muziko por kanto kaj piano.
Mi aldonas aŭstrian poŝtmarkon de 1948 kun odora violo (Viola odorata).
BACIO MORTO
Fra l’erba, in una triste primavera,
una precoce mammola fiorì.
Fredda era l’aria. Prima ancor di vivere
l’esile fior morì.
Su la mia bocca, in una triste sera,
un bacio dal mio cor per te fiorì.
Volgesti il capo… prima ancor di vivere,
il bacio mio morì.
Ada Negri
°°°°°
MORTINTA KISO
Meze de l’ herbo en printempo trista
sur frua violet’ burĝonis flor’.
Fridis l’ aero. Antaŭ ol ekvivi
floreto mortis for.
Sur mia buŝo en vespero trista
por vi ekfloris kis’ el mia kor’.
Vi turnis kapon… antaŭ ol ekvivi
kis’ mia mortis for.
Ada Negri, trad. Luigi Minnaja
(“Radio Roma-Esperanto” 3.3.1959)