Homoj

Cambronne

La 29-a de januaro estas la datreveno de la morto (nel 1842) de la franca napoleona generalo Pierre Jacques Étienne, vicgrafo de Cambronne (1770-1842),

it.wikipedia.org/wiki/Pierre_Cambronne

kiu fariĝis historie fama, pli ol pro la braveco pruvita en multaj bataloj, pro unu unuopa vorto, kiun eble li eldiris la 18-an de junio 1815, dum la batalo de Waterloo.

Al la invito de la angloj je kapitulaco, Cambronne kontraŭmetis netan rifuzon; sed ĉi tie la versioj diverĝas, ĉar laŭ la oficiala rakonto Cambronne respondis: «La garde meurt mais ne se rend pas!» (La gvardio mortas sed ne kapitulacas!), dum, laŭ rakonto malpli oficiala, li simple diris “Merde!”.

La franca vorto “merde” (samkiel la itala “merda” kaj la Esperanta “merdo”) devenas de la latina “merda”, je pridebatata etimologio, en la primara senco “ekskremento, sterko, fekaĵo”, en tiu sekundara “sterkaĵo”, kaj en tiu figura “aĵo aŭ persono malnobla, senvalora”.

www.littre.org/definition/merde 

Ĝi estas “vulgara” termino, ne uzenda en bona societo, ofte indikata (kiam nepre necese) per la nura komenca litero, aŭ anstataŭigata per pli akcepteblaj vortoj, sed tiel oni riskas perdi la ŝokan efekton de la vorto; ekzemple, kiam Paŭlo en la Letero al la Filipanoj (3, 8) diras en greka lingvo, ke li taksas “skubala” la tutan pasintecon, je kiu liberiĝi, la latina Vulgato de Sankta Hieronimo tradukas “stercora” (sufiĉe fidele al la originalo), sed la italaj versioj parolas pli honteme pri “spazzatura” (balaaĵoj, forĵetaĵoj), dum la intenco de Paŭlo estis ĝuste tiu, diri “merdo”.

Dante Alighieri ne starigas al si tiajn skrupulojn; li ja konas la terminon “sterco”:

giù nel fosso

vidi gente attuffata in uno sterco

che da li uman privadi parea mosso.

Infero 18, 112-114

en foso genton 

trempatan vidis mi en tia sterko, 

kia el homaj necesejoj venas.

(trad. Giovanni Peterlongo)

en foso-sino 

mi vidis ombrojn en la akumulo 

de sterko, kia venas el latrino.

(trad. Kálmán Kalocsay)

funde de l’ ravino 

mi vidis ombrojn, kiujn merdo vindis, 

kia deveni ŝajnis el latrino.

(trad. Enrico Dondi)

Sed, kiam li volas esti pli trafa, li utiligas “merda” kaj “merdoso”:

la corata pareva e ‘l tristo sacco

che merda fa di quel che si trangugia.

Infero 28, 25-27

aperis koro, kaj mizera sako

faranta sterko kion oni glutas.

(trad. Giovanni Peterlongo)

vidiĝis pulmoj, kor’, la naŭza sako,

en kiu iĝas merdo el la manĝo.

(trad. Kálmán Kalocsay)

tie la kor’ kaj l’ naŭza sako sidas

iganta merdon, kion ni digestas.

(trad. Enrico Dondi)

°°

vidi un col capo sì di merda lordo,

che non parea s’era laico o cherco.

Infero 18, 115-117

mi vidis iun kun kapo tiel sterka,

ke ĉu laik’ ĉu pastro, ne aperis.

(trad. Giovanni Peterlongo)

vidis mi homkapon tiel merdan,

ke, esplore, ne sciis mi, ĉu pastr’ aŭ laikulo.

(trad. Kálmán Kalocsay)

iu kun merda kapo sin proponis,

ĉu pastro aŭ laik’, mi ne distingis

(trad. Enrico Dondi)

°°

quella sozza e scapigliata fante

che là si graffia con l’unghie merdose

Infero 18, 130-131

tiu distaŭzita hominaĉo,

gratanta sin per ungoj sterkoplenaj

(trad. Giovanni Peterlongo)

l’ ino, kiun hirte kaj sordide

gratadas sin per merda ungo pinta

(trad. Kálmán Kalocsay)

tiu virin’ sordida, disharara,

kiu per merdaj ungoj ĉi-deklive gratadas sin

(trad. Enrico Dondi)

Amplekse utiligis tiun vorton la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863); mi transskribas unu lian soneton, en la roma dialekto kaj en la traduko al Esperanto.

Mi aldonas malnovan bildkarton kun la franca kavalerio en Waterloo


1170. LI DU’ GENER’UMANI

Noi, se sa, ar Monno semo usciti fori

impastati de merda e de monnezza.

Er merito, er decoro e la grannezza

sò tutta marcanzia de li Signori.

A su’ Eccellenza, a su’ Maestà, a su’ Artezza

fumi, patacche, titoli e sprennori;

e a noantri artigiani e servitori

er bastone, l’imbasto e la capezza.

Cristo creò le case e li palazzi

p’er prencipe, er marchese e ‘r cavajere,

e la terra pe noi facce de cazzi.

E quanno morze in croce, ebbe er penziere

de sparge, bontà ssua, fra tanti strazzi,

pe quelli er zangue e pe noantri er ziere.

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

LA DU HOMAJ GENROJ

Ni en la mondon venis el fetoro

el knedo de la merdo kun fatraso,

dum apartenas al nobela klaso

meritoj, pompoj, deco kun la gloro.

Por ili, moŝtoj de la reĝa raso,

eterna or-medal’, titol’, honoro;

por ni, la homoj kun peza laboro,

batadoj, kolaj bridoj, tempopaso.

Kristo starigis domojn kaj palacojn

por suverenaj princoj de ĉi-tero;

al ni kaculoj lasis grundo-spacojn.

Bonkore el la kruco dum sufero

Li verŝis sangon kiu donas gracojn:

por ili, dum al ni restis la sero.

Giuseppe Gioachino Belli,

trad. Carlo Sarandrea (4.3.2005)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *