Homoj

George Orwell

La 21-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1950) de la skotdevena brita verkisto, naskiĝinta en Hindio, Eric Arthur Blair (1903-1950), konata per la pseŭdonimo George Orwell.

eo.wikipedia.org/wiki/George_Orwell 

Ribela spirito, eĉ anarkiisto (kio ofte estas nekonata, aŭ forgesita, aŭ prisilentata de tiuj, kiuj utiligas liajn verkojn por kritiki la maldekstrajn sociojn), Orwell estas fama precipe pro du romanoj:

– “Animal Farm” (La Besto-farmo), de 1945, kiu igis lin abomenata de la komunistaj reĝimoj, ĉar, sub la ŝajno de fabelo por infanoj, ĝi temas pri satiro de la stalinista centrismo: en farmo, la bestoj ribelas kontraŭ la homa mastro, kruela kaj aŭtokrata, sed la revolucio transformiĝas al nova tiraneco sub la regado de la porkoj, koruptitaj kaj avidaj je povo samkiel la homoj, kaj resumita en la devizo: “Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed kelkaj estas pli egalaj ol la ceteraj”;

– “Nineteen-Eighty-Four” (Mil-naŭcent-okdek-kvar, 1984), verkita en l944 sed publikigita nur en 1948 (la titolo 1984 estas ĝuste la inversigo de 1948), kiam la aŭtoro sukcesis trovi eldoniston (pli frue, la libro estis rifuzata ĉar kontraŭstalinisma, kaj tiutempe Britio estis aliancita kun Sovetunio); en ĝi, li antaŭdiras, kun miriga proksimumeco de datoj, la falon de la komunista reĝimo je 1984, priskribas la obsedan kontrolon super la privata vivo de la civitanoj fare de tutecaj reĝimoj, kaj antaŭbildigas en politikfikcia klefo la nuntempan invadon de la privata sfero fare de ĉiuspecaj “fortaj povoj”, danke al la teknologia progreso.

Le verkoj de Orwell enkadriĝas en la anglan ĝenron de la tiel dirita “distopia literaturo”, de kiu estas ekzemploj, interalie, Jonathan Swift per “La vojaĝoj de Gulivero”,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/11/30/jonathan-swift/ 

kaj Aldous Huxley (kiu estis instruisto de Orwell ĉe la angla Altlernejo Eton): tio estas, la bildigo de la socio el inversa vidpunkto kompare kun utopio (“distopio” devenas de dis+utopio, tio estas, la malo ol utopio).

Estas imprese, kiel Orwell scipovis prognozi, antaŭ pli ol 70 jaroj, la damaĝojn ebligatajn de la modernaj teknologioj: invado de la privata sfero, manipulado kaj senĉesa revizio de la historio, demagogia “dresado” de la homamasoj, disvastigo de malveraj kaj tendencaj informoj vestitaj per ŝajna vereco.

Orwell aparte priatentis la parolon, tiom ke li “inventis” novan lingvon, derivitan el la angla, nomitan “newspeak” (novlingvo). Ofte ĉi tiu lingvo estas apudmetita al Esperanto, tamen senbaze: fakte, dum Esperanto havas la celon favori klaran komunikadon, kaj ebligi la precizan esprimon de nuancoj de la penso pere de abunda stoko da vortoj je dispono, la “newspeak” strebas limigi kiel eble plej multe la nombron de la uzataj vortoj (laŭ la rezonado, ke ju malpli oni parolas, des malpli oni pensas kaj kritikas la sistemon), kaj utiligas la vortojn en mala senco kompare kun tiu komuna: ekzemple, la “ministerio pri Paco” okupiĝas pri Milito, la politika polico nomiĝas “ministerio de la Amo”, kaj la “ministerio pri la Vero” disvastigas ŝtatajn mensogojn (eble estas en tio aludo al la fakto, ke la oficiala gazeto de la soveta komunista Partio titoliĝis “Pravda”, kio en la rusa signifas”Vero”). 

“Animal Farm” (La Besto-farmo) kaj “1984” estis tradukitaj ankaŭ al Esperanto (“1984” dufoje, de Gerald Tucker, kaj de Donald Boaddribb 

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20orwell,%20george%20-%201984.pdf )

Interesa atentigo: ekde venonta jaro, la verkoj de Orwell estos libere diskonigeblaj, sen kopirajto, pro la forpaso de 70 jaroj ekde lia morto.

Mi aldonas la poŝtmarkon de 1988 de Respubliko San Marino, laŭ skizo de Franco Filanci, kun la “Granda Frato” (en la angla, “Big Brother”, laŭvorte “Pliaĝa Frato), kiu spionas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *