Homoj

Federico Fellini

La 20-a de januaro 2020 estas la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de la itala (romanja) reĝisoro, scenaristo, desegnisto kaj verkisto Federico Fellini (1920-1993),

eo.wikipedia.org/wiki/Federico_Fellini 

unu el la plej grandaj reĝisoroj en la historio de filmarto, kvarfoje Oskar-premiito (pro la filmoj “La strada”, “Le notti di Cabiria”, “8 e mezzo” kaj “Amarcord”).

Fellini postlasis spuron ne nur en filmarto, sed ankaŭ en la parolo: ekzemple, la esprimoj “dolce vita”, “vitelloni”, “amarcord” ( = mi memoras, en la romanja dialekto) eniris ne nur en la italan lingvon; ili estas citataj en la itala originalo ankaŭ en fremdaj Landoj; kaj “dolcevita” fariĝis la nomo de altkoluma ĵerzo.

Mi sendas al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio, limiĝante atentigi pri kuriozaĵo: en oktobro 2006, lia naskiĝurbo (Rimini) renomis aŭ nomis 26 stratojn, apud la mara strando, laŭ la titoloj de la plej famaj filmoj de Federico Fellini (via = strato; viale = aleo):

movietravel.org/blog/2019/4/3/rimini-e-fellini 

– via dell’Esperanto >via “Luci del Varietà”

– via Fryderyk Franciszek Chopin, >via “Lo sceicco bianco”

– via Wolfgang Amadeus Mozart >via “I vitelloni” 

– via Ludwig van Beethoven >via “Una agenzia matrimoniale”

– via Carl Maria von Weber >via “La strada”

– via Pëtr Ilič Čajkovskij >via “Il bidone”

– via Johann Sebastian Bach >via “Le notti di Cabiria” 

– via Modest Petrovič Musorgskij >via “Le tentazioni del dottor Antonio”

– via Johann Strauss >via “La dolce vita”

– via Georges Bizet >via “8 ½”

– via Bedřich Smetana >via “Giulietta degli spiriti”

– via Henry Purcell >via “Toby Dammit”

– via Charles Gounod >via “Fellini Satyricon”

– via Richard Wagner >via “Block-notes di un regista”

– via Robert Schumann >via “I clowns”

– via Edward Elgar >via “Roma” 

– viale Scilla >via “Il Casanova di Fellini”

– viale Buccari >via “Ginger e Fred”

– viale Benedetto Neri >via “La voce della luna”

– viale Giovanni Lettimi >via “Paisà”

– viale Cesena >via “Roma città aperta”

– via “Prova d’orchestra”

– via “La città delle donne”

– via “E la nave va”

– via “Intervista”

– via “Amarcord”.

Krome, strato Ludovico Lazzaro Zamenhof (kiu trairas la “Parkon Federico Fellini”) estis renomita “via Giulietta Masina”.

Mi aldonas la poŝtmarkon de 1988 de Respubliko San Marino pro la filmo de Fellini “La dolce vita”, kun Anita Ekberg kaj Marcello Mastroianni.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *