La 18-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1940) de la itala (romanja) kantistino, aktorino, televida prezentistino kaj eksa eŭropa parlamentanino Iva Zanicchi,
eo.wikipedia.org/wiki/Iva_Zanicchi
unu el la plej gravaj italaj kantistinoj, aparte aktiva en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de pasinta jarcento, sed ankoraŭ sur la scenejo; ŝi kantis en preskaŭ la tuta mondo; verkis por ŝi famaj artistoj (interalie: Franco Califano, Paolo Conte, Lucio Battisti, Roberto Vecchioni, Mogol, Umberto Balsamo, Umberto Bindi, Zucchero Fornaciari, Pino Donaggio, Tiziano Ferro); ŝi gajnis trifoje (1967, 1969, 1974) la Festivalon de la kanzono de Sanremo.
Inter ŝiaj plej konataj plenumoj:
– la itala versio (kun la titolo “Un fiume amaro” – Amara rivero)
www.youtube.com/watch?v=9uJ6p6AJSW8
de la kanzono de Mikis Theodorakis “O Kaimòs” (La doloro);
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/29/mikis-theodorakis/
– “La riva bianca, la riva nera” (La blanka bordo, la nigra bordo);
– “Zingara” (Ciganino);
– “L’arca di Noè” (La arkeo de Noa);
– “Come ti vorrei” (Kiel mi volus vin)
– “Testarda io” (Obstina mi);
– “Non pensare a me” (Ne pensu min).
Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, la tekston de la kanzono “Zingara” (Ciganino), en kiu oni petas de ciganino, ke ŝi antaŭdiru la destinon per lego de la mano; ĉar tiu kanzono estis lanĉita en 1969, iuj ekvidis en ĝi aludon al la konfuziĝo kaj al la necerteco pri la estonto post la skuaj perturboj de la “sesdekoka”.
Ĉe-okaze, mi atentigas kun plezuro pri “engaĝita” intervjuo en itala lingvo, en kiu Iva Zanicchi parolis tre malkaŝe defende al la uzo de la itala lingvo kaj kontraŭ la misuzo de la angla:
www.youtube.com/watch?v=wl-BEvgJlz8
Bildo: Michelangelo Merisi (Caravaggio), “La Man-aŭguristino”, Parizo, Luvro.
ZINGARA
Parole di Luigi Albertelli, musica di Enrico Riccardi
www.youtube.com/watch?v=3Itr1bUCBng
Prendi questa mano, zingara,
dimmi pure che destino avrò
parla del mio amore,
io non ho paura
perché
lo so
che ormai
non m’appartiene.
Guarda nei miei occhi, zingara
vedi l’oro dei capelli suoi.
Dimmi se ricambia
parte del mio amore,
devi dirlo
questo
tocca a te.
Ma se è scritto che
lo perderò,
come neve al sole
si scioglierà
un amore.
Prendi questa mano, zingara
…..
Ma se è scritto che
lo perderò,
come neve al sole
si scioglierà
un amore.
Prendi questa mano, zingara,
leggi pure che destino avrò
Dimmi che mi ama,
dammi la speranza,
solo questo
conta
ormai per me.
°°°°°
CIGANINO
Vortoj de Luigi Albertelli, muziko de Enrico Riccardi
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#CIGANINO
Prenu mian manon, ciganin’;
diru tute pri l’ destin’ de mi,
kaj pri amo mia;
vere mi ne timas,
ĉar jam al mi ne plu ŝi apartenas.
En okuloj miaj, ciganin’,
vidu l’ oron de l’ hararo ŝia;
ĉu ŝi reciprokas
parte amon mian,
nepre tion diri devas vi.
Sed, se ŝin mi ne
revidos plu,
kiel neĝ’ sub suno ĉi tiu am’
fluidiĝos.
Prenu mian manon, ciganin’;
legu tute pri l’ destin’ de mi;
diru: “Ŝi vin amas”,
donu la esperon,
nure tio
gravas nun por mi.
(Radio Roma – Esperanto;
“Heroldo de Esperanto” 1969-9)