Homoj

Vittorio Alfieri

La 16-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1749) de la itala (piemonta) dramisto, verkisto kaj poeto Vittorio Alfieri (1749-1803),

eo.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Alfieri

aŭtoro, interalie, de 21 tragedioj, kiuj havas kiel kernan temon la liberon, la opozicion al tiraneco kaj la batalon de la unuopulo kontraŭ la destino.

Mi jam parolis pri li la 8-an de oktobro 2017,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/08/vittorio-alfieri/ 

la 8-an de oktobro 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/08/vittorio-alfieri-2/ 

la 8-an de oktobro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/10/08/vittorio-alfieri-3/ 

Hodiaŭ mi transskribas (en la itala, kaj en unu el ĝiaj tradukoj al Esperanto – tiu de Aldo de’ Giorgi entenata en la “Itala Antologio”) lian soneton “Malinconia dolcissima” (Melankoli’ dolĉega).

Mi aldonas:

– italan poŝtmarkon de 1932, por la Kolonioj, kun portreto de Vittorio Alfieri;

– la kovrilon de la “Itala Antologio”.


MALINCONIA DOLCISSIMA

Malinconia dolcissima, che ognora

fida vieni e invisibile al mio fianco,

tu sei pur quella che vieppiù ristora

(benché il sembri offuscar) l’ingegno stanco.

Chi di tua scorta amabil si avvalora,

sol può dal Mondo scior l’animo franco:

né il bel Pensar, che l’uom pur tanto onora,

né gli affetti, né il Dir, mai gli vien manco.

Ma tu, solinga infra le selve e i colli,

dove serpeggin chiare acque sonanti,

tuoi figli ivi di nettare satolli.

Ben tutto io deggio ai tuoi divini incanti,

che spesso gli occhi a me primier fan molli,

perch’io poi mieta a forza gli altrui pianti.

Vittorio Alfieri

°°°°°

AL MELANKOLIO

Melankoli’ dolĉega, min ĉeflanke

vi venas, nevidebla kaj fidela,

ĉar estas vi al intelekt’ senmanke

(malgraŭ la ŝajn’) la helpo plej akcela.

Kiu de via kun’ profitas danke,

povas de l’ mond’ leviĝi, kor’ ribela,

kaj noblaj pensoj, sentoj plej altrange

lin kronas, estas vorto senŝancela.

Sed vi, soleca en arbar’ kaj montoj,

kie serpentas akvoj harmoniaj,

vi filojn nutras per nektaraj fontoj.

Ĉion mi ŝuldas al la sorĉoj viaj,

min plorigantaj je ĉiu renkonto,

por ke mi veku plorojn ĉe l’ aliaj.

Vittorio Alfieri, trad. Aldo de’ Giorgi

(“Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p.289)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *