Homoj

Giovanni Segantini

La 15-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la pentristo  Giovanni Segatini, konata kiel Giovanni Segantini (1858-1899).

eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Segantini

Kutime oni opinias, ke li estis sviso, ĉar en la lastaj 13 jaroj de sia mallonga vivo (li mortis je nuraj 41 jaroj) li loĝis en Svislando, kaj ĉar li pentris multajn svisajn pejzaĝojn; sed en realo li naskiĝis en Arco, en la itallingva Trentolando tiutempe aŭstria. Cetere, li studis ĉe la Akademio de Brera en Milano, kaj unu el liaj plej konataj verkoj (“Alla stanga” – Je la stango, nun ĉe la Nacia Galerio pri Moderna kaj Nuntempa Arto de Romo) estas lokita en Caglio, komunumo de la lombardaj Antaŭalpoj.

Tamen, la memoro pri Segantini estas konservita precipe en valo Engadino, en la svisa kantono Grizono, kie la pentristo restadis en la lastaj vivojaroj:

– en la frakcio Maloja (Maloggia) de la malgranda alpa vilaĝo Bregaglia, kie la pentristo estas entombigita, estas memoriga pado (“Sentiero Segantini”, “Segantini-Weg”) tra la lokoj, kiujn li vizitadis;

– en St. Moritz, la “Segantini Museum” (aŭ “Segantini-Stiftung”) gastigas la plej grandan kolekton de liaj verkoj;

– sur Schafberg, la monto super Pontresina, kie Segantini mortis pro atako de peritoneito, monta kabano estas nomita laŭ la pentristo.

Brosuro en Esperanto pri Giovanni Segantini (de Ernest Marriott, trad. Rhodes Marriott) estis publikigita en Londono en 1932, kaj estas esence reproduktita en pluraj numeroj de la revuo “L’Esperanto” (1932-10, p. 2; 1933-1, p. 2 kun foto; 1933-3, p. 2; 1933-4/5, p. 5).

Mi aldonas:

– la italan poŝtmarkon de 1958, laŭ skizo de Emidio Vangelli, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Segantini, kiu reproduktas la pentraĵon “Ave Maria a trasbordo” (Saluton Maria dum transigo), konservitan en St. Moritz;

– la svisan poŝtmarkon de 1999, pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Segantini.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *