Eventoj

Transiri Rubikonon

La 10-an de januaro 49 a. K. Julio Cezaro (101 a. K- 44 a. K.) decidis “transiri Rubikonon”, tio estas, transpasi kun siaj trupoj – kontraŭ la volo de la Senato – la limon, kiu, ĉe tiu rivereto apud Ariminum (Rimini), disigis Cisalpan Gaŭlujon disde Italio propre dirita; praktike, “Marŝo al Romo” de antaŭ pli ol 2.000 jaroj.

Tiu epizodo naskis, en pluraj lingvoj, la esprimon “transiri Rubikonon”, por diri “alpreni malfacilan sed nerevokeblan decidon”.

Ekzemple, en letero de 1895 en rusa lingvo al la ruso Nikolaj Borokvo, la pola judo Ludoviko Lazaro Zamenhof skribis, parolante pri la malfacilaĵoj alfrontitaj por publikigi sian unuan libron:

>(traduko: Mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887… Mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon,… sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj… mi transiris Rubikonon).

°°°°°

Okaze de la transiro de Rubikono, laŭ Svetonio (“De vita Caesarum – Divus Iulius”, 31-32) Cezaro diris: “Alea iacta est”, tradicie tradukitan en la italan per “il dado è tratto” ( = la kubo estas eltirita); en realo (kiel raportas Plutarko, en la “Paralelaj Vivoj”):

– antaŭ ĉio, la frazo ne estis eldirita en latino, sed en la greka (la samo – la uzo de la greka – okazis je la Iduoj de Marto):

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/03/15/giulio-cesare/ 

kaj estis “«Ἀνερρίφθω κύβος» (“anerrìphtho kybos”, nome, “estu ĵetata la kubo”);

– due, la preciza latina citaĵo estas “alea iacta esto”; temas, do, pri imperativo (“la kubo estu ĵetata”), ne pri indikativo (“la kubo estas ĵetita); ĝi estas ordono, ne konstato;

– trie, propre dirite “alea” ne signifas “ludkubo” (kiun la romanoj nomis “tessera”), sed en ĝenerala senco “hazardo, hazardludo” (kaj en ĉi tiu senco tiu vorto restis en la itala), kaj nur duarange “kubludo”;

– fine, “iactare” ne signifas “eltiri”, sed “ĵeti”; kaj fakte la ludkuboj estis “ĵetataj” pere de ujo, por certigi, ke la ludanto ne influu per siaj manoj.

Cetere, tiu esprimo estas redonita:

– en la angla, per “the die is cast” ( = la kubo estas ĵetita);

– en la franca, per “les dés sont jetés, le sort en est jeté, les jeux sont faits” ( = la kuboj estas ĵetitaj, la sorto estas ĵetita, la ludoj estas faritaj);

– en Esperanto, per “la kuboj jam estas ĵetitaj; la ĵeto jam estas farita”.

Kuriozaĵo: en la fama parolado de la 10-a de junio 1940, per kiu Benito Mussolini anoncis la eniron de Italio en la duan mondan militon,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/10/litalia-in-guerra/

la citaĵo estis nur parte ĝusta:

>”Ora che i dadi sono gettati…” (Nun, kiam la kuboj estas ĵetitaj…).

Bildo: itala poŝtmarko kun portreto de Julio Cezaro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *